Cargando ...
Lo sentimos. Ocurrió un error mientras se cargaba el contenido.

(Meksiko) 4-A KLASO DE KURSO DE EO, UNAM, 2012

Expandir mensajes
  • Luis Cordova
    (Meksiko) 4-A KLASO DE KURSO DE EO, UNAM, 2012 La 17-a de marto 2012 estis la kvara klaso de la Kurso de Esperanto en la Jura Fakultato (JF) de la Universitato
    Mensaje 1 de 1 , 17 mar 2012
    Ver origen
    (Meksiko) 4-A KLASO DE KURSO DE EO, UNAM, 2012

    La 17-a de marto 2012 estis la kvara klaso de la Kurso de Esperanto en la Jura Fakultato (JF) de la Universitato Nacia Autonoma de Meksiko (UNAM). En ghi partoprenis 26 gestudantoj (4 el ili prenas la kurson denove char ili jam prenis pasintan kurson dum 2011).

    Vi povas vidi fotoj de chi klaso che: http://cordovaluis.org/blog/wp-content/uploads/2012/03/Eo12-Klaso-4-17.03.2012-35.zip

    Au che. http://cordovaluis.org/archives/757

    Dum la 1-a klaso estis la 25-a de februaro 2012 kaj en ghi partoprenis 34 gestudantoj. Dum la 2-a klaso (3-a de marto 2012) partoprenis 28 gestudantoj. Dum la 3-a klaso partoprenis 27 gestudandotj, kaj hodiau, la 4-a klaso, partoprenis en ghi 26 gestudantoj.

    Venonta klaso estos la 24-a de marto 2012, inter la 10 ghis la 13- horo tage.

    Hodiau (la 4-a klaso) ni konversaciis. Mi demandis al gestudantoj, “kion vi faris hierau?” iuj laboris kaj studis, aliaj restis (kaj dormis), au festis. Tiel ili komencas paroli esperante.

    Ni legis la 4-an kaj 5-an lecionojn de la teksto-kurso. En la 5-a leciono ni lernis la akuzativon (“Petro amas Marian”; “Kiun amas Petro? Marian”…).

    Ankau ni respondis ekzercon pri prepozicioj dum la klaso. Ni lernis diferencon inter “de” kaj “da”; “per kaj “kun”, ktp.

    Venonta klaso chiu memprezentos (“mi estas … kaj volas korespondadon…”, ktp). Mia volo estas ke ili havu korespondadon kun Esperantistoj.

    Iu studantino demandis chu estas kantoj en Esperanto, kaj, kompreneble, la respondo estas “jes”. Eble venonta klaso ni audos iun kanton, eble la himno de Esperanto.

    Luis L. Kordova Arejano (Luis Lorenzo Cordova Arellano)
    luisesperanto@...
    Urbo de Meksiko, la 17-a de marto 2012.
     
    --
    Magistro Luis L. Cordova Arellano (Luis Kordova Arejano)
    Jura Fakultato-UABC-UNAM-Doktoranto-IIJ-UNAM-Meksiko
    Sekretario de Esperanto-Jura Asocio (EJA)
    Seminario pri Unueca Perceptado per la Reto: http://www.percepcionunitaria.org/eo
    Profesoro pri Internacia Juro kaj Esperanto-UNAM - cordovaluis.org
    http://mx.groups.yahoo.com/group/kurso_esperanto_unam/?yguid=205855453
    Skajpo: cordovaluis
    Estas neceso por la homaro ke Unueca Perceptado eniru en la kulturon
    http://www.percepcionunitaria.org/eo
Su mensaje se envió con éxito y se entregará al destinatario en breve.