Cargando ...
Lo sentimos. Ocurrió un error mientras se cargaba el contenido.

Helpo por Esperanto; Germana Esperanto-Asocio estu i nter la plej ŝatataj asocioj de Germanio

Expandir mensajes
  • Ne temas pri respondadreso! (kontaktadres
    Germana Esperanto-Asocio bezonas vian *helpon*. En Germanio momente okazas granda konkurso de germana banko. La celo estas *voĉdoni por la plej ŝatataj
    Mensaje 1 de 1 , 26 oct 2011
    Ver origen
    • 0 Archivo adjunto

      Germana Esperanto-Asocio bezonas vian helpon. En Germanio momente okazas granda konkurso de germana banko. La celo estas voĉdoni por la plej ŝatataj asocioj en Germanio.

      Kompreneble Germana Esperanto-Asocio volas aparteni al la plej ŝatataj asocioj (se ni estus inter la unuaj asocioj tio lasus bonan impreson al la publiko). Krome la plej ŝatataj asocioj ricevos monpremion. Montru ke Esperanto funkcias!

      Bv. subteni al GEA!!!

      Ni demandis la bankon kaj ili informis nin, ke ĉiu retuzanto povas voĉdoni kaj doni 3 voĉojn por Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ili informis nin, ke ne gravas el kiuj landoj oni voĉdonas. Bv. voĉdoni por GEA!!!

      En la aldonita dokumento ni klare priskribas kiel fari tion.
      Vizitu: la dokumenton "Klarigoj" kaj voĉdonu por GEA en la konkurso por trovi la plej ŝatatajn asociojn de Germanio.

      Temas pri diversaj paŝoj

      • Vizitu la jenan paĝon: https://verein.ing-diba.de/kultur/10317/deutscher-esperanto-bund-ev
      • Klaku al "Stimme abgeben" (doni voĉon).
      • Malfermiĝas nova paĝo! Enmetu vian retpoŝtadreson kaj kodon! Klaku "Absenden" (Sendu!)
      • Nun vi ricevos retpoŝtmesaĝon al la retpoŝtadreso, kiun vi enmetis.
      • En la retpoŝtadreso aperas ligilo. Klaku kaj vi denove venos al paĝo, kie aperas la butono "Abstimmen". Klaku sur la butonon!
      • Nun la kalkulilo de la voĉoj devus altiĝi je unu. Por doni pliajn voĉojn al GEA ripetu la tutan aferon.
      • Eblas doni 3 voĉojn por ĉiu retpoŝtadreso (ĉiu persono; retuzanto). Bv. ne trompi uzante plurajn retpoŝtadresojn por unu persono. Eblas uzi retpoŝtadresojn por amikoj, familianoj, sed ni ne trompu! Dankon!
      • Demandu al aliaj personoj, ĉu ili povas helpi (amikoj, familianoj). Ju pli da voĉoj des pli bone.

      Dankon pro via helpo!!!


      --
      Atenton! Bv. neniam respondi al la adreso de la sendinto. Ne temas pri respondadreso. Se vi volas skribi al mi, bv. uzi la konatajn adresojn kaj elektu depende de via kauzo mian privatan adreson (Esperantst (x) gmail.com) au la adreson de Germana Esperanto-Asocio (deb (x) esperanto.de).

      Achtung! Bei dieser Adresse handelt es sich nicht um eine Antwortadresse. Wenn Sie mir persönlich schreiben wollen, wählen Sie bitte in Abhängigkeit vom Grund Ihres Schreibens meine private Adresse (Esperantst (x) gmail.com) oder die Adresse des Deutschen Esperanto-Bundes (deb (x) esperanto.de).
    Su mensaje se envió con éxito y se entregará al destinatario en breve.