Cargando ...
Lo sentimos. Ocurrió un error mientras se cargaba el contenido.

PRI MEKSIKAJ PETROLOJ PEMEKS

Expandir mensajes
  • Luis L Cordova Arellano
    PRI MEKSIKAJ PETROLOJ PEMEKS Manuel Bartlet kaj Graco Ramirez kontestas la leghecon de la kontraktoj de PEMEKS (PEMEX, Meksikaj Petroloj, www.pemex.com)
    Mensaje 1 de 1 , 23 ene 2008
    • 0 Archivo adjunto
      PRI MEKSIKAJ PETROLOJ PEMEKS


      Manuel Bartlet kaj Graco Ramirez kontestas la leghecon de la kontraktoj de PEMEKS (PEMEX, Meksikaj Petroloj, www.pemex.com)

      Bartlet kritikas la kontrakton de PEMEKS kun Halliburton, ligita al familio Bush kaj al la milito en Irak

      La transdono de kontraktoj al la usona industrio Halliburton por bori petrolajn putojn estis nomigita kiel malbonega fakto; tion diris la eks-senatano kaj membro de Partio Revoluciema Institucia (PRI), Manuel Bartlet Diaz. “Tio estas kontraukonstitucia ago, char ni tre bone konas tiajn interesojn de la familio Bush, patro kaj filo, en tia transnacia industrio” –diris Bartlet.

      Halliburton akiris kontraktojn de Meksikajn Petrolojn PEMEKS (PEMEX, www.pemex.com) kun la celo ekspluatadi meksikan petrolon.

      Fonto: Meksika jhurnalo “La Jornada”, www.jornada.unam.mx, la 23-an de januaro 2008.

      http://www.jornada.unam.mx/2008/01/23/index.php?section=economia&article=028n1eco



      ------------------------------------


      La Fronto Largha Progresema (FAP, hispane, www.frenteamplio.org.mx) kunakordis hierau nokte fari “parlamentan strikon” en la meksika parlamento, jhus kiam la Partio Revoluciema Institucia (PRI) kaj Partio Ago Nacia (PAN, dekstremega) sendu leghan proponon por malshtatigi la meksikajn petrolojn PEMEKS (PEMEX, www.pemex.com).

      [FAP estas gvidita de Andres Manuel Lopez Obrador, estinta konkuranto por esti prezidanto de meksiko dum 2006. La meksika vochdonado dum 2006 estis multe kritikita pro malpureco de la konkurado, chefe pro kontrauleghaj agoj de PAN, la partio kiu estras en Meksiko numtempe kaj dum la vochdonado-2006. Luis Kordova]

      Apartenas al FAP (www.frenteamplio.org.mx) tri partioj maldekstremaj:

      Partio de la Demokrata Revolucio (PRD, www.prd.org.mx)
      Konvergho (www.convergencia.org.mx)
      Partio de la Laboro (PT, www.pt.org.mx)

      Fonto: Meksika jhurnalo “La Jornada”, www.jornada.unam.mx, la 23-an de januaro, 2008.

      http://www.jornada.unam.mx/2008/01/23/index.php?section=economia&article=029n3eco



      ------------------------------------


      Monda Socia Forumo (MOS) repudias novaliberalismon

      Dum la inauguro de la Monda Socia Forumo en Meksikurbo, Marcelo Ebrard, estro de la Federala Distrikto (Meksikurbo, www.df.gob.mx), elparolis kontrau la malshtatigo de PEMEKS (meksikaj petroloj, www.pemex.com) kaj de la meksika elektra industrio.

      “Ni devas esti atentemaj, pretaj; alvenos la penon por shanghi la meksikajn leghojn pri energia sektoro en Meksiko. PEMEKS (PEMEX, hispane) estas la venonta celo por esti malshtatigota; ni devas esti atentemaj kaj ni devas defendi niajn proprajhojn –diris la meksikurba estro kaj aldonis ke la celoj de estraro de Federala meksika Distrikto (www.df.gob.mx) kaj de MOS estas la samaj.

      Fonto: Meksika Jhurnalo La Jornada, www.jornada.unam.mx, la 23-an de januaro 2008.

      http://www.jornada.unam.mx/2008/01/23/index.php?section=politica&article=014n1pol


      ------------------------------------

      Tradukis: Luis Kordova, luisesperanto@...
      cordovaluis.org

      Vortaroj:

      http://aulex.ohui.net/eo-es/?busca=sector

      http://www.esperanto-es.net/diccionario/inicio.asp

      http://www.reta-vortaro.de/revo/




      --
      Mtro. Luis L. Kordova Arejano
      Jura Fakultato-UABC-UNAM
      Diplomita je Holokinetika Psikologio-AIS-RSM-Meksiko
      Profesoro de Internacia Juro kaj Esperanto-UNAM
      Telefonoj: 044 55 + 22 56 37 52(Portebla),(01+55)5661-4080(advokatejo)
      Estas neceso por la homaro ke Unueca Perceptado eniru en la kulturon
      http://www.percepcionunitaria.org/eo
      ------------------------------------------------




      ____________________________________________________________________________________
      Never miss a thing. Make Yahoo your home page.
      http://www.yahoo.com/r/hs
    Su mensaje se envió con éxito y se entregará al destinatario en breve.