Cargando ...
Lo sentimos. Ocurrió un error mientras se cargaba el contenido.

Saluton al miaj Esperantaj Geamikoj:

Expandir mensajes
  • Luis Santos
    JEN NOVA SUGESTO POR PROFITI NIAJN PODKASTOJN:TRE EFIKA MANIERO PLIAKRIGI ONIAN ATENTON cele al pli bona lernado per ĉi tiuj podkastoj, estas aŭskulti ilin
    Mensaje 1 de 1 , 24 jul 2016
      JEN NOVA SUGESTO POR PROFITI NIAJN PODKASTOJN:
      TRE EFIKA MANIERO PLIAKRIGI ONIAN ATENTON cele al pli bona lernado per ĉi tiuj podkastoj, estas aŭskulti ilin grupe, aŭ samtempe kune kun aliaj samideanoj, kaj provi poste esprimi al la kunaŭskultantoj la komprenitajn ideojn per siaj propraj vortoj, kaj helpi unuj la aliajn rilate la ĵus aŭditajn novajn vortojn kaj dirmanierojn. Krome, ĉar, laŭ nia sperto, tre viglaj diskut-sesietoj pri rilataj temoj rezultas ofte el tia grupa aŭskultado, ni rekomendas ilin kiel tre bonajn deirpunktojn por neforgeseblaj konversacioj. Jen aktiveco aparte konsilinda por niaj ĉiusemajnaj esperantaj kunvenoj kaj kluboj.
      SE VI DEZIRAS DISVOLVI BONAJN ESPERANTAJN PRONONCON, AŬDKOMPRENIVON, KAJ PAROLFLUECON, ni konsilas al vi aŭdi ĉiujn niajn rakontojn, artikolojn kaj legaĵojn kiel eble pej ofte, ne nur unufoje, sed PLURFOJE.
      Eksperimentu per la ofta aŭskultado de ĉiu el ili kaj tre baldaŭ vi ne povos ne miri pri la evidenta, kontentiga kaj kvazaŭmagia efiko de tiaj ekzercoj sur vian propran Esperanton. Krome, tute neatendinte, vi rimarkos ankaŭ, ke vi iom post iom akiris LA MALOFTE TROVEBLAN KAPABLON PENSI EN ESPERANTO.
      Jen la ligilo al ĉiuj niaj Esperantaj registraĵoj por ke vi elektu kaj eksperimentu laŭ via plaĉo:
      FELIĈAJN EKSPERIMENTADON KAJ 
      PLIRIĈIGADON DE VIA ESPERANTO.
    Su mensaje se envió con éxito y se entregará al destinatario en breve.