Cargando ...
Lo sentimos. Ocurrió un error mientras se cargaba el contenido.

8490Helpo por Esperanto en Paragvajo

Expandir mensajes
  • Renato Corsetti
    25 ene 03:25
      Paragvajo estas lando kun sep milionoj da loĝantoj, kie oni parolas la
      hispanan, la gvaranian, kaj aliajn indiĝenajn lingvojn En 2002 okazis
      karavano de brazilaj esperantistoj por instrui tie al grupeto da
      interesitoj, sed hodiaŭ neniu plu parolas Esperanton tie.

      UEA volas ŝanĝi tiun situacion, kaj volas helpi realigi novan karavanon
      al Paragvajo. Kiel unua paŝo UEA starigos reklamadon per Facebook al
      junaj loĝantoj de la ĉefurbo Asunciono.

      Pro tio, ni invitas vin kontribui per la konto INFORMADO ĉe
      http://uea.org/alighoj/donacoj kaj en la kampo <Notoj, komentoj> aldoni
      "PARAGVAJO".

      Ni semas: Paragvajo
      --
      Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
      tel. +393286315655, +447399273515 renato.corsetti@...