Cargando ...
Lo sentimos. Ocurrió un error mientras se cargaba el contenido.

La regionaj komisionoj de UEA pe r siaj fondaĵoj diskonigas kaj i nstruas Esperanton

Expandir mensajes
  • Renato Corsetti
    La regionaj komisionoj de UEA per siaj fondaĵoj diskonigas kaj instruas Esperanton En diversaj kontinentoj UEA havas regionajn komisionojn, kiuj okupiĝas pri
    Mensaje 1 de 1 , 13 oct 2011
    Ver origen

    La regionaj komisionoj de UEA per siaj fondaĵoj diskonigas kaj instruas Esperanton

    En diversaj kontinentoj UEA havas regionajn komisionojn, kiuj okupiĝas pri la disvastigo kaj instruado de Esperanto en tiuj mondopartoj. Aktivaj komisionoj ekzistas por Afriko, Ameriko, Azio, Oceanio kaj la Meza Oriento kaj Norda Afriko. Konkretaj laboroj estis ke ili:

    *  Sendis instruistojn aŭ aranĝis kursojn (kunlabore kun ILEI) al i.a Kenjo, Ugando, Burundo, Kongo, Laoso, Indonezio, Latinameriko, Alĝerio, Maroko kaj Samoo.

    * Ĉiuj disponigas librojn, vortarojn kaj instrumaterialon al nepagipovaj kluboj kaj asocioj.

    * Okazigis konferencojn kun ILEI en i.a. Benino kaj Havano.

     

    Afriko:

    • Partopreno en la Monda Socia Forumo en Senegalo (2010);

    • Aktivulaj trejnadoj;

    • Informado pri Esperanto;

    • Kunligo de landaj asocioj kaj lokaj kluboj;

    • Subvenciado de landaj asocioj por ebligi ilian agadon;

    • Eldonado de la bulteno Esperanto en Afriko;

    • Prizorgado de la retejo pri la Afrika Agado de UEA.

     

    Azio:

    • Okazigas Azian Kongreson ĉiun duan jaron (en 2010 en Ulanbatoro, Mongolujo);

    • Starigis ttt-ejon por instrui Esperanton en aziaj landoj;

    • Sendas instruistojn de Esperanto al aziaj landoj kun malforta movado;

    • Subvencias eldonadon de lernolibroj kaj vortaroj en aziaj lingvoj;

    • Membrigas aziajn aktivulojn al UEA kaj junajn esperantistojn al ILEI;

    • Eldonas la bultenon Esperanto en Azio.

     

    Ameriko:

    • Okazigas Tutamerikajn Kongresojn (en 2011 en San-Paŭlo, Brazilo);

    • Helpas eldoni varbfolion por la tuta Ameriko, i.a. en Meksiko kaj Kubo;

    • Helpas pri kreo de retpaĝoj (i.a. en Meksiko kaj Venezuelo);

    • Okazigas trejnseminarion por aktivuloj.

     

    Meza Oriento kaj Norda Afriko:

    • Okazigis kunvenojn en Jordanio kaj Turkio;

    • Anoncas pri Esperanto en arabaj ĵurnaloj kaj verkas informilojn en lokaj lingvoj;

    • Aperigis kaj dissendas la 10-lecionan Esperanto-kurson en la araba, prizorgis retan kurson en la araba;

    • Aperigis la libron La trezoro, kolekton de proverboj kaj anekdotoj el la araba kaj islama kulturo.

     

    Oceanio:

    • Organizas kongresojn komunajn inter Nov-Zelando kaj Aŭstralio, kien ĝi invitas esperantistojn el landoj de la regiono;

    • Starigis retejon por kunligi la esperantistojn kaj proponi retajn kursojn al ne-esperantistoj;

    • Eldonas kaj subvencias librojn de indoneziaj esperantistoj.

     

    Eŭropo:

    Eŭropa Komisiono ankoraŭ ne ekzistas, bedaŭrinde.

     

    Multaj kapablaj kaj sindonaj esperantistoj en tiuj mondopartoj okupiĝas pri la supre menciitaj laboroj. Finance tio eblas pro tio, ke ekzistas diversaj fondaĵoj tiucele. Iuj el ili eĉ havas propran kapitalon, el kiu ili ĉiujare ricevas renton je dispono. Krom la rento de kapitalo, la fondaĵoj ricevas ankaŭ donacojn por daŭrigi sian laboron.

    La antaŭviditaj kaj disponeblaj sumoj en 2011 estas: por Afriko: € 4 550 (+ € 2 000 por la Afrika Oficejo), por Ameriko € 1 450, por Azio € 18 000. Fakte por Meza Oriento kaj Norda Afriko kaj Oceanio ne ekzistas jam propraj fondaĵoj, pro kio ili rekte dependas de ĉiujaraj donacoj. Eŭropa Fondaĵo ja ekzistas, sed ĝi apenaŭ havas monon.

     

    Kiel vi povas kompreni, temas pri relative malgrandaj sumoj, kiuj tamen ebligis tiom da laboro. UEA nun ĉiam pli decide intencas helpi pere de la regionaj komisionoj la disvastigon de Esperanto en la tuta mondo. Tion ni povos fari nur per via helpo. Se vi deziras subteni la agadojn de tiuj komisionoj, vi povas sendi mondonacon al la komisiono(j) de via elekto, pagante al UEA laŭ la kutimaj pagmanieroj kaj indikante al kiu komisiono vi volas donaci.

     

    Loes Demmendaal

     

    __

Su mensaje se envió con éxito y se entregará al destinatario en breve.