Cargando ...
Lo sentimos. Ocurrió un error mientras se cargaba el contenido.

Re: Mesagxo por Internacia Virina Tago 2011

Expandir mensajes
  • Ne temas pri respondadreso! (pr. Esperant
    Saluton, mi plusendas al vi mesaĝon de S-rino OSIOKA. Ŝi petas mesaĝojn okaze de la Internacia Virina Tago 2011. Mi tre ĝojus se vi povus respondi al la
    Mensaje 1 de 1 , 6 ene 2011
    Ver origen
    • 0 Archivo adjunto
      Saluton,
       
      mi plusendas al vi mesaĝon de S-rino OSIOKA. Ŝi petas mesaĝojn okaze de la Internacia Virina Tago 2011.
       
      Mi tre ĝojus se vi povus respondi al la peto de S-rino OSIOKA. Bv. sendi al mi kopion de via mesaĝo.
       
      Amike, Martin Schaeffer
       

      Kara s-ro Martin Schaffer,

      Skribas OSIOKA Taeko el urbo Hirosima, Japanio.
      Ni Hirosima Esperanto-Centro kiel unu el 20 organizoj sub la
      Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2011 Hirosima lancxis mesagxon. Ni petas vin doni vian mesagxon al ni, kaj transdoni la mesagxon al viaj geamikoj. Kun antauxdanko, OSIOKA Taeko
      -------------------------------------------------------
      Mesagxo por Internacia Virina Tago 2011, Hirosima

      Karaj virinoj en la mondo,
      En la nomo de kunveno en Hirosima por la Internacia Virina Tago
      2011 ni sendas al vi elkoran saluton de amikeco.
      Ni, plenuma komitato de la Virina Tago konsistas el 20 organizoj
      kiuj cxiutage aktivas en diversaj medioj por egalrajtoj inter viroj
      kaj virinoj, altigo de virina posteno en la socio, konstruo de socio
      de komuna partopreno de geviroj, kaj paco.

      Ni havos kunvenon por la Internacia Virina Tago la 8-an, marto, 2011 kun la temo "Paco kaj Virinaj vivoj."
      Ni auxskultos prelegon, kantojn, kaj spektos filmon, intersxangxos
      pri niaj agadoj porpacaj. Krome ni ekspozicios mesagxojn porpacajn
      kaj fotojn de virinaj vivoj cxe publika ekspoziciejo kaj kunvenejo de
      la Virina Tago.

      Historio de la Virina Tago originis en 1907 okaze de manifestacio
      de virinoj en Novjorko, Usono, postuli panon kaj egalrajton. Virinoj
      dezirante pli bonan vivon kaj postenon disvastigis agadon por Paco, Egaleco, Disvolvigxo kaj Evoluo. En paco realigxos plibonaj postenoj
      de virinoj.
      La historio de Internacia Virina Tago samas al historio de virinoj
      de Hirosima kiuj agadas neniigi nuklearmilojn.

      La urboestro de Hirosima en 2010 apelis "Perspektivon 2020" cele
      al neniigo de nuklearmiloj gxis 2020, kaj ni el Hirosima luktas por gxi levi ondojn de internaciaj vocxoj realigi nuligon de nuklearmiloj
      sur la tero.
      Ni petas vin doni al ni vian mesagxon porpacan, kaj informon pri eventoj aux agadoj porpacaj en via lando, regiono, municipo aux de vi mem. Ni ekspozicios vian mesagxon cxe publika ekspoxiciejo kaj en la kunveno de la Virina Tago.

      S-ino NOBUMASA Cxieko,  Prez. de la plenuma komitato
      Plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2011, Hirosima
      Municipo Hirosima

      Kun guberniaj kaj urbaj organizoj:
      Arko de Hirosima/ Ligo de WE-palaco/ Kina karavano/ Novjapana Virina asocio/ Tutlanda ligo de vartistoj/ Hirosima Esperanto-Centro/ Ligo de medicinaj sindikatoj/
      Emerita sindikatoj/ Instruista laborsindikato/ Ligo de solaj patrino k infano(urba)/ Laborsindikato de municipaj oficistoj/ Laborsindikato de de urbaj oficistoj/ Ligo de patrinoj/
      Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hirosima/ Ligo de virinaj asocio WENET/ Ligo de komercistoj/ Virina demokrata klubo/ YWCA/ Hirosima Eduka-Centro por Virinoj.

      Limdato kaj aliaj: gxis la 20a, feb. 2011. Maksimume sur unu leterpapero A-4 formata. Ankaux viroj rajtas skribi al ni. Kun notoj petataj: Nomo, sekso, agxo se eble, profesio, logxloko(urbonomo), lando. Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka@...
      Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio


      --
      私は無料迷惑メール対策ソフトのさよなら迷惑メール スタンダード版を使用しています。
      このソフトを使って、これまでに 18533 通の迷惑メールを撃退しました。
      さよなら迷惑メール プロ版を購入したユーザーのメールにはこのメッセージは表示されません。

      このソフトに興味がある方はこちら: http://www.sayonaramail.com/





      --
      Esperanto die Internationale Sprache
      http://www.esperanto.de
      Esperanto - idioma internacional
      http://www.esperanto-mexico.org
      http://www.esperanto.es



      --
      Atenton! Bv. neniam respondi al la adreso de la sendinto. Ne temas pri respondadreso. Se vi volas skribi al mi, bv. uzi la konatajn adresojn kaj elektu depende de via kauzo mian privatan adreson (Esperantst@...) au la adreson de Germana Esperanto-Asocio (deb@...).

      Achtung! Bei dieser Adresse handelt es sich nicht um eine Antwortadresse. Wenn Sie mir persönlich schreiben wollen, wählen Sie bitte in Abhängigkeit vom Grund Ihres Schreibens meine private Adresse (Esperantst@...) oder die Adresse des Deutschen Esperanto-Bundes (deb@...).
    Su mensaje se envió con éxito y se entregará al destinatario en breve.