Cargando ...
Lo sentimos. Ocurrió un error mientras se cargaba el contenido.

Peto pri hispanlingvaj lernolibroj por Kubo

Expandir mensajes
  • Renato Corsetti
    Esperanto en la Bibliotekojn! Ekzemplo en Kubo ... Eksa prezidanto de la Kuba Esperanto-Asocio, Andres Rodriguez Gonzalez, starigis Esperanto-Rondon en publika
    Mensaje 1 de 1 , 22 ago 2006
    Ver origen
    • 0 Archivo adjunto
      Esperanto en la Bibliotekojn! Ekzemplo en Kubo
      --------------------------------------------------

      Eksa prezidanto de la Kuba Esperanto-Asocio, Andres Rodriguez Gonzalez, starigis Esperanto-Rondon en publika biblioteko en Havano, en la kadro de pli granda kampanjo, kiun li intencas lanc'i, pri "Espernato en Publikaj Bibliotekoj" tra la mondo.

      La kampanjo bazig'as sur provizado de Esperanto-libroj al bibliotekoj, post interkonsento de la prizorgantoj, kiuj permesas la starigon de Esperanto-rondo tie.

      Tio okazis en la biblioteko

      Biblioteko "René O. Reine"
      Lakret y Kortina
      Santos Sua'rez
      Havano 10500
      Kubo

      La biblioteka rondo nun petas sendadon de vortaroj inter la hispana kaj Esperanto (ili aparte aludas pri la vortaro Sopena) kaj aliaj esperantlingvaj lernolibroj.

      Samideanoj el hispanlingvaj landoj, bonvolu helpi la rondeton en Havano.

      Dankon!

      Renato


      ------------------------------------
      Renato Corsetti, Via del Castello, 1
      IT-00036 Palestrina, Italujo
      <renato.corsetti@...>
      -------------------------------------
    Su mensaje se envió con éxito y se entregará al destinatario en breve.