-----Mensaje original-----
De: CHARLOT Vincent <esperant@...>
Para: Recipient list suppressed <Recipient list suppressed>
Fecha: Martes 14 de Septiembre de 1999 05:03 PM
Asunto: Unesko - Manifesto 2000
>Diskonigu Manifeston 2000 cxirkaux vi. Subskribu Manifeston 2000!
>
>Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj proklamis unuvocxe la jaron 2000
>"Internacia Jaro de kulturo de paco". Aro da Pac-nobelpremiitoj kreis
>Manifeston 2000 okaze de celebrado de 50-a datreveno de Universala
>Deklaracio pri Homaj Rajtoj;
>Cxiujn subskribojn de Manifesto 2000 oni prezentos al UN-Gxenerala Asembleo
>en Septembro 2000.
>La celo estas kolekti 100 milionojn da subskriboj.
>
>Esperanta teksto de Manifesto 2000:
>
>Aligxu al internacia movado por kulturo de paco kaj neperforto.
>
>Cxar la jaro 2000 devas esti nova ekiro, okazo kune transformi kulturon de
>milito kaj perforto en kulturon de paco kaj neperforto.
>
>Cxar tia transformigxo postulas partoprenon de cxiuj kaj devas oferti al
>junuloj kaj estontaj generacioj valorojn helpantajn ilin prilabori pli
>justan, pli solidaran, pli liberan, indan, harmonian, pli prosperan mondon
>por cxiuj.
>
>Cxar kulturo de paco ebligas dauxran disvolvigxon, sxirmadon de
>cxirkauxajxo kaj cxies disfloradon.
>
>Cxar mi konscias pri mia parto de respondeco antaux estonteco de homaro kaj
>cxefe de hodiauxaj kaj morgauxaj infanoj.
>
>Mi engagxigxas en miaj cxiutaga vivo, familio, laboro, komunumo, lando kaj
>regiono:
>
>1 RESPEKTI CXIES VIVON: respekti vivon kaj dignon de cxiu homo sen
>diskriminacio, nek antauxjugxo.
>
>2 RIFUZI PERFORTON: praktiki aktivan neperforton, rifuzante perforton sub
>cxiuj formoj: fizika, seksuma, psika, ekonoimia kaj sociala, cxefe al la
>plej senfortaj kaj vundeblaj ekz. infanoj kaj adoleskoj.
>
>3 LIBERIGI MIAN LARGXANIMON: dividi miajn tempon kaj rimedojn plugante la
>largxanimecon por fini ekskluzivon, maljustecon, politikan kaj ekonomian
>subpremon.
>
>4 AUXSKULTI POR INTERKOMPRENIGXI: defendi esprimliberecon kaj kulturan
>diversecon cxiam privilegiante auxskultadon kajk dialogon sen cedi al
>fanatikismo, misfamo kaj rifuzo de la aliulo.
>
>5 SXIMI LA PLANEDON: promocii respondecan konsumadon kaj disvolvigx-modo
>enkalkulante la gravecon de cxiaj vivformoj kaj konservas ekvilibron de
>naturaj planedrimedoj.
>
>6 REINVENTI SOLIDARECON: kontribui al disvolvo de mia komunumo kun plena
>partopreno de la vrinoj kaj respekto al demokratiaj principoj, por kune
>krei novajn solidarecajn formojn.
>
>Subskribu la manifeston 2000 sue http://www.unesco.org/manifesto 2000 kun
>kopio al mi (esperant@...
>
>
>
La 6a kaj 7a Ko-diskoj de Kolekto 2000 jxus aperis temas pri Sxako de La porkoj (roko el Argentino) kaj Masko de Kajto (popolmuziko el Frislando), Cxi aldone en ligita dosiero ni sendas la prezentkomunikon, gxi prezentas iom la diskojn kaj la evoluon de Kolekto 2000. Ni antauwdankas vin pro via subteno en la disvastigo de tiu informo.
Plej rokajn salutojn de la direktoro de Vinilkosmo
Kara Jiri:
Nuntempe s-ro SIBAYAMA Zyun'iti el Japanio klopodas kontakti la
organizantojn de la cxehxa kongreso, sed vane.
Cxu vi povus lin helpi?
Amike:
Ruben
>Ruben,
> Skribas Zyun el Japanio.
>Ankorau chehhoj ne respondas al ni.
>Nu, almenau ni intershangu 'oficialan' saluton.
>Jenan tekston mi sendas rete, kaj samtempe skribos sur
>poshtkarto, adresota al la oficejo de KEL.
>La samon mi atendas:
>Karton sendu al
>Japana Esperanto-Kongreso che
>Japana Esperanto-Instituto
>Waseda-mati 12-3
>Sinzyuku-ku, Tokyo, 162-0042 Japanio
>
>
> Nome de la 86a Japana Esperanto-Kongreso,
> SIBAYAMA Zyun'iti
> la Prezidanto de la Kongreso kaj de
> Japana Esperanto-Instituto
>====================================
-----Mensagem original----- De: mayoungtae <leono@...> Para: E-INS@... <E-INS@...> Data: Segunda-feira, 13 de Setembro de 1999 22:20 Assunto: Re: E-radiokurso
Kara Sabine:
Saluton! Mi estas MA young-tae, kiu nun administras Esperanto-Radion Interretan. En tiu cxi sistemo mi instruas Esperanton de la niveloj baza, meza kaj alta. La vizitantoj povas enveni en la "Esperanto-klason", kaj tie ili povas legi la tekstojn kaj auxdi miajn lekciojn laux la niveloj iam ajn, kiam oni vizitas mian Esp-radion. La lekcioj estas en korea lingvo, cxar la Esp-klaso estas por koreoj.
B.v. vizitu "http://esperanto-radio.net", kaj vi povos trovi, kiel gxi funkcias. Mi esperas, ke gxi donos al vi iom da helpo.
Sincere via
MA Young-tae Korea Cxefdelegito de UEA Docento de Esperanto en Univ DKU. Prezidanto de Esperanto-Radio Interreta ------- ¸¶¿µÅÂ
Renato diris:
>bonvolu kontroli che "www.uea.org"/tra la landoj/ameriko/kolombio
>kaj diri al mi kio estas shanghinda tie.
>
>amike
>
>renato
Kara Renato:
Certe estas kelkaj sxangxoj en la informo pri Kolombio.
La adreso de nia Ligo nun estas:
Carrera 8 # 9-68,
Oficejo (oficina) 602,
Edificio San Francisco,
Cali, Kolombio
Alia sxangxo estas en la retadreso de la listo.
La nuna retadreso de nia listo (reta diskutforumo) estas:
esperanto-en-kolombio@egroups.com
Amike:
Ruben
Karaj ret-geamikoj: Estas tre agrable legi viajn mesagxojn, kiuj kun granda optimismo sciigas al ni cxiuj, ke la E-movado en Kolombio viglas denove. Persone, mi lauxdas vian entuziazmon kaj esperas preni ion el gxi por nia loka movado. Mia nomo estas Hugo Mora Poltronieri (en mia lando, preskaux cxiam oni uzas la duan, patrinfamilinomon). Nuntempe mi estas la vicprezidanto de KREA (Kostarika Esperanto-Asocio). Tiun cxi asocion mi kaj aliaj revigligis en 1996, cxar gxi efektive naskigxis en 1953, kiam fama jugoslava esploristo kaj esperantisto, nome Tibor Sekelij, vizitis nian landon. Li estis tre agrabla, humila homo, kiu tiam varbis proksimume 15-20 geviroj, kaj diskonigis al ni la belan internacian lingvon. Tamen li ne estis la unua paroli E-on en Kostariko, cxar antaux ol lia alveno, estis almenaux unu homo en la grupo kiu jam auxtodidakte lernis E-on. Post la foriro de SEkelij, bedauxrinde nia asocio disigxis kaj mi ne revidis iun ajn el la tiama samklasuloj. Tiutempe mi estis apenaux 15-jara. Mi decidis partopreni la Sekeliijan kurson cxar mia instruistino pri hispana lingvo, iam, kiam ni studis vivon kaj verkon de Carlos Gagini, pionira filologo kaj verkisto, kaj kostarikano, sxi menciis la vorton E-o, kiun sxi estis lerninta de li. Tio multe interesis min, kaj pro tio ke la lernado de fremdaj lingvoj cxiam altiris min, kaj sxi parolis pri internacieco kaj frataj internaciaj rilatoj kiel gravaj celoj de E-o, mi estis facile kaptita de la tuta afero. Poste mi dauxrigis la lernadon pere de iu koresponada, senpaga kurso, kiun mi ricevis de Argentinio. Multajn korespondgeamikojn mi havis dume, sed iom post iom, pro la neceso trovi postenon kaj eniri la universitaton, mi preterlasis E-on. Kio ne signifas ke mi tute forgesis aux ecx forjxetis gxin: mi interesigxis pri aliaj fremdaj lingvoj, kiujn pli-malpli mi lernis, sed neniu el ili delokigis E-on kiel la plej bonan solvon por internacia kaj amikaj rilatoj. Sekve, mi revenis en E-io antaux proksimume kvin jaroj, kaj kune kun la vera revigliganto de nia movado, Antonio Leoni, mi kontribuis al la renaskigxo de nia loka asocio. Nuntempe mi estas kutime la homo kiu instruas la plejparton de la E-kursoj cxi-tie. Dum kelkaj jaroj mi instruis gxin en la Universitato de Kostariko, kaj unuafoje mi atingis la celon oficialigi la bazan kurson kadre de la programoj, kiel elekteblan kurson. Nu, ekde la venonta jaro, UCR oferos oficialan kurson al cxiuj gejunuloj kaj tio grande kontribuos al la diskonigo de nia lingvo en Kostariko. Mi estas delegito de UEA pri edukado, ateismo kaj samseksamo (pri la du lastaj fakoj, sxajnas ke mi estas la sola en Latinameriko: aliaj barieroj kiuj devas fali!). Nia loka movado sxajnas la plej vigla en Mezameriko. Gxi pligrandigxas malrapide, sed nun ni listigas 34 membrojn, kaj multaj homoj almenaux auxdis unuafoje pri E-o. Nu, plu mi ne scias kion diri. Mi estas tre kontenta partopreni en tiu cxi reto. Mi bonvenos ian demandon kaj provos helpi se bezonate iam ajn pri iu ajn afero. Korajn kaj varmajn salutoj, Hugo Mora
La 8-an de septembro okazis en la sidejo de Kuba Asocio je Unuigxintaj Nacioj (hispane: ACNU) la simpozion kun temo: "la Sistemo de Unuigxintaj Nacioj kaj Esperanto".
La ambasadoro Eduardo Delgado Bermúdez, Gxenerala Direktoro de ACNU, lauxdis la laboron farita de Kuba Esperanto-Asocio en kunlaboro kun ACNU kaj prezentis la Gxeneralan Sekretarion de KEA, kiu prelegis pri la temo.
Ambasadoro Delgado petis kopion de la prelego, kiu faras bilancon je la rilatoj inter UEA kaj la Ligo de Nacioj unue, kaj poste Unuigxintaj Nacioj, por la Centro de Informado kaj Dokumentado de ACNU. Ekspozicio pri filatelajxoj esperantaj montrita en la sidejo de ACNU dauxrigxos, laux peto, plian semajnon.
Plia ero de la arangxo estis la stampado de posxtmarkoj sur kovertoj "je unua tago" omagxe al la 20-a datreveno de Kuba Esperanto-Asocio. La posxtmarko estas tiu farita por omagxi la jarcenton de Eo, kaj la indikoj de la posxta stampo inkluzivas la tekston "Kuba Esperanto Asocio - 20 Años". La unuan stampadon faris la Prezidantino de Kuba Esperanto-asocio, Maritza Gutiérrez, la duan Cecilia Infante, direktorino de la Eldonejo "José Martí", rilatorgano de KEA al superaj instancoj kaj la tria la ambasadoro Delgado mem.
La kuba kantistino Beatriz Márquez petis senkulpigon pro tio, ke neatendita kaj grava problemo devigis sxin foresti, sed samideanoj Héctor Jiménez kaj Julián Hernández , respektive Sekretario pri Instruado de KEA kaj Prezidanto de la cxefurba filio, kantigis la cxeestantojn per "Guantanamera", boleroj kaj originalaj kanzonoj.
Fine de la arangxo, la prezidantino de Kuba Esperanto-Asocio ricevis, nome de la Asocio, brustinsignon pri la 50-a datreveno de Kuba Asocio je Unuigxintaj Nacioj. La akompana dokumento rimarkigas la "subtenon kaj partoprenon de KEA" je la laboro de ACNU.
Merkrede la 1-an de septembro, la prezidantino de Kuba Esperanto-Asocio Maritza Gutiérrez aperis cxe la populara televidprogramo TVeré (je la 12:30 p.t.m) kaj dum 10 minuta-intervjuo informis pri la jxus okazinta Berlina Kongreso, la venontdecembra Renkontigxo de Internacia Komunisma Esperanto-Kolektivo en Havano, kaj pri la nova esperanto-kurso, kiu komencigxos cxi-monate. Ni atendas konfirmon: eble venontmarde, la 14-an, aperos cxe plia televidprogramo (vespera) de la la cxefurba televidkanalo CHTV kaj la prezidantino kaj la eksprezidanto Julián Hernández, nuntempe prezidanto de la cxefurba filio de KEA.
La demarsxojn faris nia aktivulo (ja aktiva!) Alejandro García.
>>Mi havas demandojn pri la Komitato:
>>
>>1. Cxu mi povus ricevi (rete) kopion de la diskutoj?
>
>teorie ne, sed praktike mi sendos al vi persone la plej interesajn aferojn,
>kiuj venos tra "komitato-l". la listo ne estas tre vigla, sed mi provas nun
>vigligi ghin.
>
>>2. Cxu mi povas disvastigi tra tiu cxi forumo kelkajn diskutojn de la
>komitato? Aux tiuj diskutoj estas privataj...?
>
>mi sendos al vi nur la disvastigeblajn.
>
>dankon pro via interesigho.
>
>amike
>
>renato
Kara Renato:
Mi tre dankas vin!!
Estos ege interese koni tiujn diskutojn. Certe per nia observanto la
Komitato auxskultos la vocxon de Kolombio.
Amike:
Ruben
kara ruben,
vi diras:
>Mi havas demandojn pri la Komitato:
>
>1. Cxu mi povus ricevi (rete) kopion de la diskutoj?
teorie ne, sed praktike mi sendos al vi persone la plej interesajn aferojn,
kiuj venos tra "komitato-l". la listo ne estas tre vigla, sed mi provas nun
vigligi ghin.
>2. Cxu mi povas disvastigi tra tiu cxi forumo kelkajn diskutojn de la
komitato? Aux tiuj diskutoj estas privataj...?
mi sendos al vi nur la disvastigeblajn.
dankon pro via interesigho.
amike
renato
øojo por KEL estas sendi al vi tiun æi oficialan inviton partopreni la Kvinan Kolombian Kongreson de Esperanto, okaziøonta en la lernejo "San Simón" de la urbo Ibageo, inter la 16ª kaj la 18ª de oktobro de 1999.
Dum tri tagoj,
æiujare, Esperantio enkorpiøas æe ni kaj la kolombia esperantistaro havas la þancon denove renkontiøi. Sed kiu estas esenca parto de tiu æi mirinda lando se ne vi mem?
Ni, esperantistoj kiuj dum la tuta jaro restas preska
ý izolitaj, atendas la alvokon zamenhofan por denove kunveni, por rekrei nian komunumon kaj por øui nian lingvon. Sen ia dubo, kara, vi estas grava parto de tiu æi komunumo. Kaj la alvokon vi nun legas!
Æ
i foje la renaskiøanta Kolombia Esperanto-Ligo organizis la kongreson kaj faris æiujn klopodojn por doni al vi la eblecon pasigi tri neforgeseblajn tagojn en Ibageo. Æi foje nia kunveno havas la celon konstrui strategian planon por la divolviøo de Esperanto en nia lando. Tiu, ja, estos la temo de la Kongreso.
Renkonti
øoj pasintjaraj pavimis la þoseon al tiu æi nova oficiala kunveno de la kolombiaj esperantistoj. Pro tio, venu kaj vidu æu ni iom progresis aý se io estas þanøenda! Venu kaj vidu propraokule kion faras KEL por vi kaj por nia movado!
Venu kaj partoprenu en la plej granda manifestacio de Esperanto en Kolombio!
Unuafoje en la historio de Esperanto en Kolombio nia lando havas vocxon en la Komitato de UEA.
Gonzalo Bermudez estas nia observanto kaj li ricevas informojn pri la diskutoj de la Komitato. Bedauxrinde li ne havas aliron al la reto kaj tio iomete malfaciligas la diskonigon de (kaj la reagon al) la informoj.
Mi havas demandojn pri la Komitato:
1. Cxu mi povus ricevi (rete) kopion de la diskutoj?
Se la respondo al la unua demando estas jes:
2. Cxu mi povas disvastigi tra tiu cxi forumo kelkajn diskutojn de la komitato? Aux tiuj diskutoj estas privataj...?
efe celas (sed ne nur!) konstrui strategian planon por la disvolvigho de E-o en Kolombio. Certe viaj ideoj, sugestoj, spertoj kaj alportoj estas ege bonvenaj. Nepre enpaku en via valizo multe da ili.
La kongreso disvolvigh
os en la chefa teatro de la lernejo "San Simón". Carrera 5ª # 34-36. Ibageo, ekde la 10 matene, kiam komencos la unuan parton de la kurso por progresantoj gvidata de la prezidanto de la Akademio Prof. Geraldo Mattos.
La aligh
a kosto estas $30.000 kaj ne inkludas manghadon nek loghadon (Prelegantoj partoprenas senpage). Vi pogas pagi sendante la monon al: a) "Banco de Bogotá" en la shparkonton (cuenta de ahorros) "Fundación Pro-Esperanto", kies numero estas 180-08347-9; au b) "Banco Agrario" en la shparkonton (cuenta de ahorros) "Fundación Pro-Esperanto", kies numero estas 6925065278-1 . Oni, kompreneble, ankau povas pagi rekte en la kongresejo.
Je sep minutoj taksie de la kongresejo trovigh
as kelkaj hoteloj (bonaj, belaj kaj malmultekostaj). Ni rekomendas tri:
Hotelo
CORDILLERA
AMBEIMA LIMITADA
BREMEN
Adreso:
Calle 14 # 2-41
Carrera 3ª. # 13-32
Calle 14 # 3-19
Telefonnumeroj
Tel: 610 180 - 611 964
611 767 - 614 220
633 514 - 631 519
Unulita
æambro:
$22.535
$20.000
Dulita
æambro:
$30.670
$25.000
Trilita
æambro:
$38.805
$30.000
Kvarlita
æambro:
$40.000
Tre klara afero estas ke grupe la tranoktado kostas proksimume $10.000 nokte por unu persono. Ni forte rekomendas ke vi march
andu!! Rabatojn oni relative kaj facile povas atingi!! La hotelo "Cordillera" estas la plej tauga lau nia sperto kaj la prezo ne tro varias kompare kun la du aliaj.
Proksime de la kongresejo kaj de la hoteloj estas diverspecaj restoracioj. Ankau
por vegetaranoj.
Prezoj de normala man
øo troveblas chirkau $4.000
Estos fotokopiilo je la dispono de la kongresanoj kontra
ý modesta prezo. La celo estas disponigi je malalta prezo legindan materialon al chiuj kongresanoj. Se vi havas ion interesan, kunportu ghin al la kongreso!
Pliajn informojn vi povas trovi che: Kolombia Esperanto-Ligo, Cra 8 # 9-68, Of. 602, Edificio San Francisco, Cali
. Au en la jenaj telefonnumeroj: 092 - 330 89 48 kaj 092 - 881 37 45. Nia faksilo estas: 092 - 223 84 33 kaj ni estas rete atingeblaj æe: rdtorres@....co kaj rdtorres@...
Jen tre interesa parolado de la prezidanto de UEA pri la konvena direktigo de UEA-politiko al pli firma etosigo de Esperanto en homrajtaj bataloj tra la mondo. La temo estis forte debatata en "soc.culture.esperanto" kaj vekis tre grandan diskutbatalon inter la retanoj de sce, kiel jam estas kutime en tiu listo.
Amike Adonis
-------- Original Message -------- Subject: Parolado de Kep Enderby Date: Thu, 2 Sep 1999 19:44:53 GMT From: "Nikolai Grishin" <konkordo@...>
UEA: chu estu lingva au homrajta asocio? =========================================
En la berlina kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo elvokis grandan eksciton la parolado de Kep Enderby (parolanta ne kiel prez. de UEA, sed kiel prezidanto de Esperanta Jura Asocio, EJA. Jen sube la teksto de lia parolo.
La chefa, kvankam ne la sola celo de UEA, lau la statuto, estas lingva:
Paragrafo 3-a: Disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto".
Tamen UEA havas ankau aliajn celojn: Paragrafo 3-c de la statuto:
Plifaciligi la chiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgrau diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko au lingvo;
3-ch. kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi che ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
Ni chiuj scias ke iuj partoprenantoj de la Forumo emfazas la por Esperantan aspekton de niaj laboroj, dum aliaj emfazas la aspekton per Esperantan. Ambau grupoj kredas - mi certas pri tio - ke efektivigo de ilia celo antauenigus, interalie, la pacon en la mondo.
Unue ni devas ghuste kompreni la veran esencon de la malfacilajhoj kiuj malhelpas ambau grupojn. Se Esperanto estas bona ideo, la demando devas esti: kial la tutmonda esperantistaro, malgrau multaj jaroj da heroa strebado, ne pli bone sukcesigis ghin?
Ni chiuj konas diversajn kialojn: unu el ili estas antaujugho kontrau la E-ideo mem, kiun multaj komprenas kiel ideon preskau nur lingvan. Char nur malmultaj homoj interesighas pri lingvoj au ech pri kontaktoj kun alilandanoj, malmultaj venas al Esperanto. Inter la aliaj kauzoj mi volas provi identigi - nur por stimuli debaton - tiujn kiuj estas ne ofte diskutataj, ech iomete tabuaj. Chi tiujn ni devus pli atenti, char ili forte bridas kaj ege malhelpas nian agadon.
UEA estas tegmenta organizo, kiu lau sia povo kunordigas la aferojn en tiuj partoj de la E-komunumo pri kiuj ghi respondecas. Tamen UEA ne havas monopolon, char SAT kaj aliaj organizoj, realaj kaj proponataj, ankau rolas en tiu komunumo.
Kiel sukcesi tutmonde? ----------------------
Samtempe UEA estas unu el miloj da neregistaraj organizoj, NRO funkciantaj en la mondo. Chiu el ili havas proprajn celojn por plibonigi la mondon. Estas rimarkinde ke inter ili iuj sukcesas multe pli ol aliaj, multe pli ol -- oni devas diri -- UEA. Ni demandu: kial?
Mi mencios nur du NRO-jn: Greenpeace kaj Amnestio Internacia. Ambau estas bonaj laudindaj organizoj, same kiel UEA. Ambau daure sukcesas propagandi siajn meritojn kaj gajnas publikan atenton. Ree ni demandu: kiel? Kvankam Esperanto estas afero multe pli kleriga kaj kultura ol komerca, por ilustri mian tezon mi helpos min, analogie kaj metafore, per ekonomikaj esprimoj.
Oni povas diri ke organizoj kiel "Greenpeace" kaj"Amnestio Internacia" (de kiu mi estas membro) sukcesas char ili kaptas sufiche grandan porcion, au nichon, de la tutmonda publik-interesa merkato por siaj propraj varoj: protektado de la natura medio, resp. protektado de politikaj malliberuloj kaj postulo de justeco por ili. La nicho por nia varo, la lingvo Esperanto, shajnas ne sufiche granda kompare kun la allogo de la varoj de "Greenpeace kaj de "Amnestio Internacia". Por plibonigi nian entreprenon, UEA kaj ni chiuj devos pligrandigi nian nichon, nian porcion de la havebla merkato. Mi revenos al tio.
Alia parenca faktoro estas, ke anoj de la E-komunumo ne malofte donas la falsan impreson ke uzante apartan lingvon, ili volas apartigi sin de aliaj. Shajnas al mi ke chi tie kushas la kerno de nia problemo. En la okuloj de aliaj, ni estas grupo de homoj kiuj volas solvi almenau la lingvan problemon de la mondo pere de lernado kaj uzado de nova, ne multe uzata lingvo! Ne multaj homoj, bedaurinde, volas akcepti tion.
Lau mia konstato, dum ni koncentrighas al la solvo de la lingva problemo pere de Esperanto, ni donas tro malmultan atenton al nelingvaj aferoj. Tial ni ne vekas intereson inter tiuj kiuj ne havas saman lingvan
orientighon kiel ni. Al ili ni ofte aspektas kiel stranga sekto lingva. Tian sintenon mi ofte renkontis, ekzemple kiam en marto mi vizitis la oficejon de Unesko en Parizo. Poste eminenta oficisto skribis al mi, formale dankante UEA pro ghia intereso evoluigi la rilatojn de UEA kun Unesko kaj kun la aliaj NRO-j ligitaj al Unesko. Li indikis kiel problemon - pli ol implice - la uzon de Esperanto fare de UEA, kvankam la aliaj NRO- j, kun kiuj UEA volis kunlabori, preferas iujn el la plej ofte uzataj naciaj lingvoj. Kompreneble, se ne estas alternativo, ni devas akcepti kaj toleri tian malfacilajhon en nia daura laboro por atingi niajn celojn. Tamen, ni demandu: chu estas alternativo?
Mi opinias ke unu alternativo estus shanghi la emfazon en nia laboro, ne por redukti la lingvan flankon de nia laboro, sed por agi pli amplekse pri aliaj temoj, kiuj fundamente estas la kialoj pro kiuj ni uzas Esperanton. Alivorte, ni shanghu la emfazon inter la celoj porEsperanta kaj perEsperanta.
Ambigua neutraleco -------------------
Chu tio kontrauas la neutralecon de UEA? Pri neutraleco temas paragrafo 5 de la statuto de UEA, skribita antau multaj jaroj pro tiutempaj
historiaj kialoj - kiujn ni devus ne forgesi, char tiu kiu forgesas sian historion riskas reokazigi ghin.
Problemo estas, ke fakte la statuto de UEA estas ambigua. Nome, paragrafo 5 rilatigas la neutralecon ankau al "sociaj kaj politikaj problemoj". Paragrafo 5 ankau kaj egale grave diras ke "respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj... estas por la laboro de UEA esencaj kondichoj".
Jen la ambigueco: UEA devas agi neutrale rilate al sociaj kaj politikaj problemoj, kaj samtempe strebi al atingo de la celoj en la paragrafoj 3-c kaj 3-ch, kaj chiam celante plibonigon de homaj rajtoj chie. Sed la paragrafoj 3-c kaj 3-ch kaj demandoj pri homaj rajtoj ofte kuntrenas sociajn kajpolitikajn problemojn che kies pritrakto oni ne povas facile chiam resti neutrala.
Iuj timas ke, se UEA - lau paragrafoj 3-c kaj 3-ch - komentus kaj agus rilate al "sociaj kaj politikaj" kaj hom-rajtaj problemoj, aldone al la lingva problemo, tio povus krei polemikon, chagrenon, eble splitighon de la movado kaj ech de UEA mem.
Manoj pli liberaj -----------------
Tamen "Greenpeace" kaj "Amnestio Internacia" akceptas tiajn polemikojn, chagrenojn kaj akrajn diskutadojn, kaj ne malprofitas pro tio. Fakte iuj argumentas, ke tiaj diskutoj plifortigas tiujn asociojn. Chu helpus au malhelpus UEA en la aktuala mondo havi siajn manojn iomete pli liberaj? Dum la lastaj jaroj UEA pli kaj pli asertas sin parto de la tutmonda pacmovado, kaj neniu plendas ke tio kontrauas la neutralecon. Ghi
eldonas librojn favore al paco kaj homaj rajtoj, temoj ne chiam kaj ne chie favorataj de chiuj. Servante sian nuntempan politikon, ghi intencas pli kaj pli engaghi sin en programoj kiel "Kulturo de Paco" de Unesko ktp.
......................................
Prudento kaj audaco --------------------
Se oni devas limigi sin al la lingva demando en tiuj diskutoj, oni ofte rapide renkontas enuon kaj mankon de intereso che la auskultantoj. Iom helpas antauenigi la argumenton ke la uzado de Esperanto helpus plijustigi la mondon lingva-maniere. Sed chu tia argumento sufichas? Ni devos decidi kie desegni au enmeti la linion inter tio kio helpas nin kaj tio kio malhelpas nin. Prudento devus regi, sed prudento kunigita kelkfoje al audaco.
La mondo pli kaj pli komplikighas, kaj la demando kiun mi invitas vin konsideri estas: chu UEA devas resti organizo unuavice lingva-kultura, kiel Goethe-Instituto, Alianco Franca au la Brita Konsilio, au chu ghi devas engaghi sin pli kaj pli en la aferojn de la aktuala mondo, aliance kaj kunlabore kun aliaj organizoj kaj, specife en la kazo de eksteraj rilatoj, kun aliaj NRO-j de Unesko havantaj similajn bazajn celojn, ech se per tio ni riskas partopreni en diskutoj - tiom neutrale kiom eblas - pri "sociaj kaj politikaj problemoj"?
.....................
Komuna paka^jo --------------
Se la lingva problemo en si mem, al kiu ni ofertas Esperanton kiel ties solvon, ne sufichas kiel bone vendebla varo por logi achetantojn kaj gajni pli grandan nichon en la tutmonda kultura merkato, kie UEA devas konkurenci kun multaj aliaj NROj, kaj interesoj, kion do ni devas fari?
Chu nia afero prosperus pli bone, se Esperanto estus "vendata" en pakajho komuna kun nuntempe pli bone vendeblaj "varoj", ekzemple homaj rajtoj? Alivorte: chu ni donu pli da emfazo al la perEsperanta aspekto de niaj laboroj?
Kiel rilati al la aliaj varoj sen forlasi nian neutralecon, estas alia ege malfacila afero. Ekzemple la varoj de UEA devige malsamas tiujn de SAT. Chiu devas zorgi pri sia specifa komercajho.
Tamen, serchante la plej konvenan kulturan merkatan nichon por UEA, memorante ke tiu kiun mi proponos, jam estas en la statuto de UEA, mi proponus ke UEA, pli senambigue ol nun, direktu sin al la protekto kaj progresigo de la homaj rajtoj ghenerale. Celoj de civilaj liberecoj, se vi preferas tiel nomi ilin. Kompreneble, tio inkluzivus la egalecon de lingvaj rajtoj kaj la rolon de Esperanto en ilia egaligo.
Se UEA irus lau tiu vojo, UEA povus pli ol nun diskonighi en la mondo, kun reputacio de asocio por homaj rajtoj kaj civilaj liberecoj, anstatau la nuna reputacio de nur lingva asocio. UEA ighus asocio por la homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton pli forte ol nun pere de chefa pledo pri homaj rajtoj au, se vi preferas, civilaj liberecoj.Tion mi sugestas.
Eble iuj el vi ankoraux ne konas la duan cirkuleron de KEL (Kolombia Esperanto-Ligo).
Jen Gxi por via informo.
Amike:
Ruben
===================
KOLOMBIA ESPERANTO-LIGO
DUA CIRKULERO
20an de augusto, 1999
Karaj samideanoj, jen la lastaj novajhoj de KEL, mi petas ke vi diskonigu tiun chi cirkuleron plej vaste.
Amike: Ruben Torres
UEA afektivigis la helpon al la esperantaj viktimoj de la tertremo en Armenio. Temas pri Antonio José Alzate (Kalarkao), Orlando Caicedo (Armenio) kaj la familio Sabogal en (Kordobo).. Feliche la mono alvenas en tre oportuna tempo kiam aliaj fontoj de helpo elcherpighis. Mi ne timas erari kiam mi diras ke la tuta esperantistaro el Kolombio tre korkore dankas la helpon de UEA kaj la apogon kaj peradon de niaj amikoj Renato Corsetti kaj Osmo Buller.
UEA hizo efectiva la ayuda a las víctimas esperantistas del terremoto de Armenia. Se trata de Antonio José Alzate (Calarcá), Orlando Caicedo (Armenia) y la familia Sabogal en (Córdoba). Felizmente, esta ayuda llega en un tiempo muy oportuno, cuando otras fuentes de ayuda se han agotado. No temo errar cuando digo que todos los esperantistas de Colombia muy de corazón agradecen la ayuda de UEA y el apoyo e intermediación de nuestros amigos Renato Corsetti y Osmo Buller.
Bonaj novajho venas el Urabao. Sub la gvidado de la akademiano Luis Fernando Martínez Solís, funkcias jam en Apartadó la "Esperanto-Klubo de Urabá (EKU). Yolanda Isabel Ruiz kaj Javier Uribe estas du el la membroj de tiu chi nova grupo. La EKU-anoj pensas ke Esperanto "estas ponto por intershanghi ideojn de frateco kaj amikeco inter chiuj". Niaj geamikoj el Apartadó deziras korespondi kun gesamideanoj de la tuta mondo. Ili bezonas "helpon per revuoj, libroj kaj kontakto kun aliaj grupoj". La adreso de EKU estas: Apartado Aéreo # 313, Apartadó, Antioquia, Kolombio. Ni kontaktu tiu apogindan grupon!
Buenas noticias vienen de Urabá. Bajo la supervisión del académico Luis Fernando Martínez Solís, funciona ya en Apartadó el "Club de Esperanto de Urabá (EKU). Yolanda Isabel Ruiz y Javier Uribe son dos de los miembros de este nuevo grupo. Quienes pertenecen a EKU piensan que el Esperanto "es un puente para intercambiar ideas de fraternidad y amistad entre todos". Nuestros amigos de Apartadó desean tener correspondencia con esperantistas de todo el mundo. Ellos requieren ayuda "por medio de revistas, libros y contacto con otros grupos". La dirección de UKE es: Apartado Aéreo # 313, Apartadó, Antioquia, Colombia. Contactemos a este grupo que merece todo nuestro apoyo!
Grava letero de Santiago Alvarez el Bogoto atentigas pri la sinteno de la kolombia esperantistaro en tiu chi nova epoko, kiam KEL baraktas por denove efike agi. Santiago diras "Pri KEL mi draste precizigas pri la fakto ke la kolombiaj esperantistoj devas helpi, apogi, bonintence kritiki kaj ami ghin kaj tion, kion ghi reprezentas. Tiel agante, oni evitos pereigi la unuajn pashojn de movada unueco kaj stagnon de daura agado". Dankon Santiago! Nia amiko ankau sendis kopion de la unuaj statutoj de KEL en la jaro 1966. Vere ghi estas historia dokumento, kiu tre similas al la nunaj statutoj. Kelkaj kialoj "ne nur pro malsano" devigas Santiagon ne plu aktivi en nia Esperanto-movado. La Kolombia Esperanto-Ligo bedauras tiun chi novajhon, kaj deziras al nia kara Santiago baldauan resanighon.
Una importante carta de Santiago Alvarez de Bogotá llama la atención sobre la actitud de los esperantistas colombianos en esta nueva época, cuando KEL forcejea por actuar de nuevo con eficacia. Santiago dice que "Acerca de KEL, hago una drástica precisión sobre el hecho de que los esperantistas colombianos deben ayudarla, apoyarla, criticarla con buena intención y amar a la Liga y todo lo que ella representa. Actuando de esa manera se evitará hacer `perecer los primeros pasos de unidad del movimiento y el estancamiento de una acción duradera" Gracias Santiago! Nuestro amigo envió también una copia de los primeros estatutos de KEL en el año 1966. Es un documento verdaderamente histórico muy similar a los actuales estatutos. Algunas razones "no solamente por enfermedad" impiden a Santiago trabajar como activista en nuestro Movimiento Esperantista. La Liga Colombiana de Esperanto lamenta profundamente esta noticia y desea a nuestro querido Santiago una pronta recuperación.
Alfonso Alvarez, el Bogoto, estis elektata de la "Komisiono pro Ameriko" – dum la UK en Berlino - por labori kiel volontulo venontjare en la CO de UEA. Alfonso gajnis konkurson kie rajtis partopreni chiuj amerikaj landoj. La celo de tiu volontulado estas doni al Alfonso la ilojn por ke , revene al Kolombio, li laboru kiel aktivulo en la disvastigo de nia lingvo ne nur en nia lando, sed en la tuta Ameriko. KEL sincere gratulas Alfonson kaj esperas ke tiu chi elekto estu la komenco de fruktodona kariero en Esperantio.
Alfonso Alvarez, de Bogotá, fue elegido por la "Comisión para América" – durante el Congreso Universal en Berlín – para trabajar como voluntario el próximo año en la Oficina Central de UEA. Alfonso ganó un concurso en el que tenían derecho a participar todos los países de América. El propósito de ese trabajo como voluntario es dar a Alfonso los instrumentos para que, de regreso a Colombia, él trabaje como activista en la difusión de nuestra lengua no solamente en nuestro país, sino en toda América. KEL felicita sinceramente a Alfonso Alvarez y espera que esta elección sea el comienzo de una carrera llena de frutos en el país del Esperanto.
Jam preskau chio estas preta por nia Kongreso en Ibageo. Inter la 16ª kaj la 18ª de oktobro, la sidejo de nia renkontigho estos la lernejo "San Simón", la plej tradicia de la muzika chefurbo. La temo de la kongreso estos "Plano de disvolvigho de Esperanto en Kolombio" kaj ni celas reiri postkongrese al niaj urboj kun tiu plano sub niaj brakoj. La prezidanto de la Akademio, Geraldo Mattos, gvidos kurson por progresantoj kaj estos interalie konkurso pri tradukoj... Se vi havas tradukon de poemo, kanzono au prozajho, venu che ni, kantu, deklamu, au legu kaj eble vi gajnos premion. Por ebligi la partoprenon de chiuj, la aligho kostos nur $30.000. Tiu kotizo ne inkludas manghadon nek tranoktadon, sed hoteloj sufiche bonaj kaj malmultekostaj estas facile troveblaj. Estos paralela Infana Kongreseto. Se vi havas filojn, ne hezitu iri kun ili al Ibageo. Se vi decidas prelegi, la kongreson vi partoprenos senpage. Ankorau estas spaco por vi en la programo. KEL sendas specialan alvokon al la esperantistoj el Medeghino. Kiam estas kongresoj en Medeghino, la partopreno de antiokiaj samideanoj estas ne nur amasa kaj impresiga, sen ankau ekstreme bonkvalita. Sed antiokianoj ne emas vojaghi esktermedeghine! Nu, karaj, la Kongreso en Ibageo estas bonega shanco por ke vi partoprenu. La kolombia movado bezonas vian apogon!!
Ya está casi todo listo para nuestro Congreso en Ibagué. Entre el 16 y el 18 de octubre, la sede de nuestro encuentro será el colegio "San Simón", el más tradicional de la capital musical. El tema del congreso será "Plan de desarrollo del Esperanto en Colombia" y tenemos el propósito de volver después del Congreso a nuestras ciudades con ese plan debajo del brazo. El presidente de la Academia, Geraldo Mattos, dictará un curso de nivel medio y habrá, entre otras cosas, un concurso de traducciones... Si tiene una traducción de un poema, una canción o un fragmento de prosa, venga, cante, declame o lea y posiblemente ganará un premio. Para posibilitar la participación de todos, la afiliación costará solamente $30.000. Esa cotización no incluye alimentación ni hospedaje, pero se pueden encontrar hoteles suficientemente buenos y baratos. Habrá un Congreso Infantil paralelo. Si tiene hijos, no dude ir con ellos a Ibagué. Si decide dictar una conferencia, no tendrá que pagar la afiliación. Todavía hay espacio para Ud. en el programa. KEL hace un llamado especial a los esperantistas de Medellín. Cuando hay un Congreso en Medellín, la asistencia de nuestros amigos antioqueños no solo es grande e impresionante, sino también de una extraordinaria calidad. Pero los paisas no están inclinados a viajar fuera de Medellín! Pues bien, queridos amigos, el Congreso en Ibagué es una excelente oportunidad para que ustedes participen. El movimiento esperantista en Colombia necesita su apoyo!!
La romano Maria de Jorge Isaacs, majstroverko de nia literaturo dum la 19ª jarcento en Kolombio, aperis post kelkmonata serchado. Tradukita de José Alfonso Gutiérrez en 1924, restadis multjare kiel grava atingo de nia movado. La filoj de s-ro Gutiérrez donacis la manuskripton al Luis Jorge Santos kaj li sendos kopion de la verko al KEL. Ni esperas disponigi baldau tiun kopion al nia samideanaro. Sed ne chio belas en tiu chi historio! Lau Luis Jorge, la traduko ne estas bonkvalita, malgrau ke la autoro gajnis tradukpremion en Rusio per tiu verko. Ni esperu kaj vidu chu tiu "Maria" estas publikiginda au se ghi restos kiel kuriozajho de nia historio...
La novela "María" de Jorge Isaacs, obra maestra de la literatura del siglo 19 en Colombia, apareció después de una búsqueda de varios meses. Traducida de José Alfonso Gutiérrez en 1924, permaneció como un importante logro de nuestro movimiento durante muchos años. Los hijos del Sr. Gutiérrez regalaron el manuscrito a Luis Jorge Santos y el enviará una copia de la obra a KEL. Esperamos poner a disposición de nuestros amigos esa copia muy pronto. Pero no todo es bello en esta historia! Según Luis Jorge, la traducción no es de buena calidad a pesar de que el autor ganó un premio en Rusia por la traducción de esta obra. Esperemos y veamos si "María" es digna de publicarse o sin permanecerá como una curiosidad de nuestra historia...
Luis Casas, el Bogoto, achetis kontoron en la centro de la chefurbo por starigi Lingvo-Centron (Idiomas Inc.). La bona novajho, krom la sukceso de Luis, estas ke en tiu kontoro ankau funkcias esperanta lernocentro. Kaj ech pli bone, la loko estas je la dispono de chiuj esperantistoj por renkontighoj kaj kursoj. A adreso estas: Carrera 10 # 20-39 kontoro 403, Bogoto. La telefonnumero estas: (091) 333 80 98. Luis Casas ankau rolos dum la Kongreso en Ibageo kiel oficiala fotisto. Luchjo vizitos kelkajn urbojn komence de septembro por vidi kiel disvolvighas la movado en Kolombio kaj supozeble ankau por turismi...
Luis Casas, de Bogotá, compró un local en el centro de la capital para colocar un Centro de Idiomas (Idiomas Inc.) La buena noticia, aparte del éxito de Luis, es que en ese local también funciona un centro de estudio de Esperanto. Y mejor aún, el sitio está a disposición de todos los esperantistas para encuentros y cursos. La dirección es: Carrera 10 # 20-39 local 403, Bogotá. Tel: (091) 333 80 98. Luis Casas tendrá el papel de fotógrafo oficial durante el Congreso en Ibagué. Lucho visitara algunas ciudades a principios de septiembre para ver como se desarrolla el movimiento esperantista en Colombia y es posible que también para hacer turismo...
Argentino gajnis la Trofeon Fyne chijare. Tiun premion donas UEA al la Landa Asocio kun plej granda proporcia kresko. Ni sincere gratulas niajn argentinajn geamikojn. Nia lando povas facile gajne tiun premion char ni preskau senpene povas du- au tri-obligi nian membraron... Parolante pri tio... chu vi jam alighis al KEL? Se via respondo estas ne, en Ibageo vi povas ripari tiun pekon! ;)
Argentina ganó el Trofeo Fyne este año. UEA otorga ese premio a la Asociación Nacional con más grande crecimiento proporcional. Felicitamos sinceramente a nuestros amigos argentinos. Nuestro país puede fácilmente ganar ese premio porque podemos casi sin esfuerzo duplicar o triplicar el número de nuestros miembros. Hablando de eso... Ya se afilio a KEL? Si su respuesta es no, en Ibagué puede reparar ese pecado! ;)
Unu el la celoj de KEL estas revivigi nian oficialan informilon. Dum kelkaj jaroj "Andaj Ondoj" estis nia vocho en Esperantio. Nun "Andaj Ondoj" estas rete atingebla che:
http://members.tripod.com/Kolombia_Eo_Ligo/andajondoj/. La retrevuon oni konstruas nuntempe, sed kio estas "Andaj Ondoj" sen viaj alportoj? Chu vi havas ion por diri? Chu vi verkas amatore? Chu vi auskultis pri publikigindaj novajhoj? "Andaj Ondoj" havas lokon por vi. Samkiel en chia KEL-agado, la kunlaboro de nia "diligenta kolegaro" estas nepra kaj decidiga.
Uno de los propósitos de KEL es revivir nuestro informativo oficial. Durante algunos años "Ondas de los Andes" fue nuestra voz en el país del Esperanto. Ahora "Ondas de los Andes" se puede obtener por la red en
http://members.tripod.com/Kolombia_Eo_Ligo/andajondoj/. La revista en la red se construye actualmente, pero ¿qué es "Ondas de los Andes" sin sus aportes? ¿Tiene algo que decir? ¿Escribe como aficionado? ¿Ha oído de noticias que podamos publicar? "Ondas de los Andes" tiene un lugar para Ud. Al igual que en todas las actividades de KEL, la colaboración de nuestros "diligentes colegas" es ineludible y decisiva.
Kaj ankau, kompreneble(!!), KEL havas paghon en la reto. La adreso estas:
http://members.tripod.com/Kolombia_Eo_Ligo/kel/. Pli saghe estus diri: VI havas paghon el la reto. Ghi povas esti interesa au enuiga. Tio dependas de nia komuna aboro. Monon ni ne havas, sed ja entuziasmon kaj laboremon. La avantaghoj de tiuj chi revuoj kaj paghoj virtualaj estas esence du: la retejoj estas senpagaj kaj oni povas atingi vastegan legantaron.
Y también, claro(!!), KEL tiene una página en la red. La dirección es:
http://members.tripod.com/Kolombia_Eo_Ligo/kel/. Con más juicio se debiera decir: USTED tiene una página en la red. Ella puede ser interesante o aburrida. Eso depende de nuestro trabajo común. No tenemos dinero, pero si entusiasmo y ganas de trabajar. Las ventajas de estas revistas y páginas virtuales son esencialmente dos: los sitios en la red son gratuitos y se puede acceder a un publico vastísimo.
Alportoj, sugestoj au komentarioj al esperanto-en-kolombio@egropus.com au al rdtorres@... au al "Kolombia Esperanto-Ligo", Calle 7ª # 56-79, Casa 12, Cali, Kolombio.
Aportes, sugerencias o comentarios a esperanto-en-kolombio@egropus.com o a rdtorres@... o a la "Kolombia Esperanto-Ligo", Calle 7ª # 56-79, Casa 12, Cali, Kolombio.
Pro tio ke en nia Landa Asocio ankorau ni ne havas monrimedojn, KEL petas ke vi diskonigu tiun chi cirkuleron laueble. Dankon!
Debido a que nuestra Asociación Nacional no tiene aun recursos monetarios, KEL le pide que haga conocer estas circular en las medidas de sus posibilidades. Gracias!
>-----Mensagem original-----
>De: Mauro La Torre <latorre@...>
>Para: E-INS@... <E-INS@...>
>Data: Sexta-feira, 10 de Setembro de 1999 01:04
>Assunto: Naskig^o de E-INS
>
>
>DISKUTEJO PRI ESPERANTO-INSTRUADO (e-ins)
>________________________________________
>
>Karaj gekolegoj kaj geamikoj,
>
>post longa penado (kiel pri multaj naskoj) finfine la retpos^ta diskutejo
>pri Esperanto-Instruado malfermig^as!
>G^ia mallongigita nomo estas E-INS, kaj g^i gastas en servilo de la Tria
>Roma Universitato, nomata PANGLOTTIA.UNIROMA3.IT,
>kun beno de ILEI.
>
>Kiam - fine de januaro - mi proponis al vi partopreni en la konstruota
>diskutlisto,
>mi kolektis dum mallonga tempo precize 100 alig^ojn de homoj iel
>interesataj pri instruado de la Internacia Lingvo
>(celoj, manieroj, iloj, istoj, ktp.).
>Tiam mi respondis ke en la g^usta momento vi ricevos informilon kaj
>formalan alig^ilon.
>Sed nun, post tiom longa atendado, ni decidis au^tomate aligi vin c^iujn,
>por tuj komenci diskutadon kaj inters^ang^adon de informoj.
>Kompreneble, por novaj alig^oj, malalig^oj kaj adresos^ang^oj, bonvolu iam
>ajn rekte skribi al mia adreso <latorre@...>.
>
>Multaj el vi estas spertaj diskutantoj en aliaj retpos^taj diskutejoj, sed
>kelkaj demandis min kiel funkcias la afero.
>Teknike g^i estas tre simpla. Kiam iu listano volas skribi al la ceteraj,
>sufic^as ke li sendu retpos^tan mesag^on al la kolektiva adreso:
>
> E-INS@...
>
>ne gravas c^u grand- au^ malgrand-litere. Per tiu sendo c^iuj listanoj
>ricevos la mesag^on. Kiu volos, li povos respondi dumaniere:
>- publike, skribante al la sama lista adreso, au^
>- private, skribante al la individua adreso de la sendinto.
>
>(Tiucele kontrolu kio okazas kiam vi alklakas la butonon "Respondu" de via
>pos^tila programo: normale g^i devus meti kiel celatan adreson tiun de la
>listo. Se vi volas respondi nur la al la sendinto, korektu mane la
>cel-adreson.)
>
>Pri kio diskuti? C^i tie eblas diskuti pri c^iu interesa problemo,
>koncernanta instruadon de la I.L.
>Por aliaj esperantaj temoj (lingvopolitiko, interlingviko, e-movado, ktp.)
>ekzistas aliaj diskutejoj pli taýgaj.
>
>De kie komenci?
>Ekzemple, kelkaj diskutadoj, kiuj jam okazas en la lastaj semajnoj en
>malgrandaj rondoj povas bone translokig^i c^i tien;
>temas pri la jenaj (plimalpli) konkretaj demandoj:
>
>1) Kial en la internacia ekzamena sistemo ILEI/UEA ne trovig^as ankaý^
>por-instrua ekzameno? Eventuale kia estu g^ia enhavo?
>
>2) C^u estas realisme pensi pri esperantlingvaj kursoj pri aliaj objektoj
>(ekz. elektroniko aý japana lingvo)?
>
>3) Pri ebleco disponigi interrete (TTT) lernomaterialojn, kiujn instruistoj
>aý ec^ lernantoj povus mem elpresi, laýbezone.
>
>
>G^eneralan liston da sugestataj temoj pri e-instruado ni aperigos en aparta
>TTT-pag^o.
>
>Do, kio laý^ estas plej urg^e diskutinda inter instruantoj (kaj
>instru-speruloj) pri esperanto?
>AL VI LA PAROLRAJTO!
>
>kolege kaj amike,
>Maùro
>
>
>
>
>
>_______________________________________________________
>Mauro La Torre
>Dipartimento Scienze dell'Educazione
>Università di Roma Tre
>Via Castro Pretorio, 20, IT-00185 Roma
>tel. 0039-064462092, -064957805; fax. 0039-064452642
>http://www.uniroma3.it/lps
>_______________________________________________________
GRACIAS POR COMPARTIR DE MANERA TAN AMENA ESA EXPERIENCIA.
ALBERTO
____________________________________________________________________
Get free email and a permanent address at http://www.netaddress.com/?N=1
Soy Gonzalo Alberto Ramírez Almanza, colombiano-venezolano. Cuando tenía 10 años, mi padre me habló del del Esperanto y me prometí estudiarlo. Cuando estaba finalizando cuarto de bachillerato (un noveno grado) en 1.958, pregunté en la Librería Mundial de la carrera 7 entre calles 16 y 17 por un texto de Esperanto; me sorprendió el vendedor cuando me trajo dos libros, uno de 3 pesos y otro muy caro de 12 pesos; compré el de 3 pesos y me causó tanta alegría que ese día comencé a estudiarlo y a los dos días compré el de 12 pesos. Como el vocabulario era Esperanto-Español yo llevé ese vocabulario a la forma ordenada Español-Esperanto, y con el vocabulario de cada lección escribía un cuento absurdo y ridículo. Hacía todo esto a escondidas de mis padres y mis hermanos. Después de algunos meses cuando yo creía que era el único humano que se interesaba por el muerto idioma, mi hermano me mostró una curiosa revista que había llegado equivocadamente a su casilla postal, era la REVUO ESPERANTO de la Universala Esperanto-Asocio. Con el apoyo de la revista que mostraba una lengua activa, revelé que estaba estudiando el Esperanto. ¿Pero era yo el único en Colombia? Entonces escribí a la Columna de Preguntas y Respuestas del Espectador a Gonzalo González Gog para sorprender al ilustre Profesor con mi extraño gusto y afición; ¡sorpresa! El profe Gog respondió, a quien denominó "el esperantófilo", que había un grupo en Medellín dirigido por Aura Pava. Por lo tanto quedé igualmente aislado ya que en esa época era muy difícil saber donde vivía alguien en otra ciudad. Días más tarde, gracias a la Revuo Esperanto, escribí mi primera carta en Esperanto al Sr.L. Moulines , Librería del Este en Sabana Grande Caracas, - por fortuna la máquina de escribir tenía el signo circunflejo. El señor Moulines me respondió inmediatamente dándome a conocer el nombre y la dirección en Bogotá de la Sra. Leonor Calvo de Feijjoo; mi segunda carta en Esperanto fué para la Sra Leonor y ella me invitó para ese sábado a una reunión con varios esperantistas: El Dr. Jesús Antonio Vélez Rojas , el señor Anton Tomic y otros. Un par de años más tarde compre muchas Þlosiloj de Esperanto por la Hispana Lingvo y mandé a hacer un sello que decía "Kolombia Esperanto-Movado Apartado Nacional 2160 Bogotá" y les puse el sello a todos los libritos y los vendía a 60 centavos en estampillas de correo aéreo; mi mejor cliente apareció en Barranquilla , un sacerdote Palacios Toral que estaba aprendiendo Esperanto y quien más tarde compró varias Þlosiloj para un club que estaba fundando con el nombre de Verda Stelo Klubo. Yo estudié Ingeniería Electrónica en la Universidad Distrital de Bogotá y un día de esos ofrecí una charla sobre Lengua Internacinal Esperanto, pensé que habría muy pocos asistentes pero la sorpresa fue que se excedió el cupo de la sala de conferencias; todo muy lindo pero nada de frutos como también le ocurrió a Neal Parker en la Universidad Nacional y quien tenía como 50 alumnos. Durante ocho años asistí cada sábado de 5:00 P.M. a 9:00 P.M. a las reuniones de Esperanto en la casa de la Sra. Leonor Calvo de Feijoo; pero se hablaba del movimiento mundial en Español y luego fundamos la Kolombia Esperanto Ligo para la cual yo fui el primer Secretario. Después de terminar la carrera de Ingeniería trabajé para la Línea Aérea Avianca donde se trabajaba los sábados por la tarde y además me casé y aunque con mi esposa asistía a algunas reuniones de Esperanto, fui abandonando y abandonando mi esperantomanía, tanto fué el abandono que fui proferor en la Universidad de Antioquia en Medellín en 1.972 y ni me enteré del grupo de Tirso Castrillón ni del grupo de la U. Bolivariana. Lo mismo me ocurrió en Brasil siendo que a 15 Kilómetros había un grupo de Esperanto en el Pueblo de Alagoihnas Bahía y también yo vivía en Ciudad Ojeda Edo. Zulia y en Maracaibo existía la Zulia Esperanto Asocio del profesor David Valecillos; lo único que hice en Ciudad Ojeda fue regalar unas revistas en Esperanto y hablar del Esperanto a un grupo de Bahaistas que se reunían en la casa de un amigo. Pasaron así como 30 años hasta que creé un programa para que mi computadora PC-XT pudiera escribir las letras del sombrerito del Esperanto, y entonces escribí una carta en Esperanto, cargada de letras con sobrerito, a la Venezuela Esperanto-Asocio. Asistí a dos reuniones de la Venezuela Esperanto-Asocio en Sábado pero por pertenecer a la Iglesia Adventista del Séptimo Día, y el séptimo día es el Sábado del Señor, entonces no continué con reuniones no dedicadas al Cristianismo en Sábado. Pero finalmente compré una computadora nueva y la conecté al Internet; entonces ese mismo día comenzó mi navegación en sitios de Esperanto y mi lucha con las letras del sombrerito hasta que descubrí que existía el asunto del Latín-3 el Pseudolatín-3 el Latín-4, el supersigno y el Unikode. Así renació el "esperantófilo" escribiendo con las bellas letras del sombrerito que caracterizan nuestro bello Esperanto. Gracias por su paciencia si leyeron todo esto. Esperantófilamente se despide GONZALO RAMIREZ ALMANZA
>===========================================================================
==
>
>GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 40
(1999-09-08)
>
>===========================================================================
==
>
>
>NOVA LIBRO EN LA UNESKO-SERIO DE UEA
>
>KULTURO KAJ SANO. Referajho por la Monda Jardeko de Kultura Evoluigo.
>Mervyn Claxton. Trad. Helga Rapley. Rotterdam: UEA, 1999. 42p.
>ISBN 92-9017-060-3. 21cm. Prezo: 5,40 euroj. (Triona rabato ekde 3 ekz.)
>
>UEA eldonis trian titolon en la libroserio pri la temoj de la Monda Jardeko
>de Kultura Evoluigo de UN kaj Unesko. Post "Kulturo kaj evoluo" kaj
"Kulturo
>kaj teknologio" aperis "Kulturo kaj sano", kies originalo estis eldonita
>de Unesko kunlabore kun Monda Organizajho pri Sano. Ghia autoro estas
>Mervyn Claxton, klerulo kaj eksdiplomato el Trinidado kaj Tobago. Ankau
>la antaue eldonita "Kulturo kaj evoluo" estis lia verko.
>
>En "Kulturo kaj sano" Claxton priskribas kiel evoluis la konceptoj de
>sano kaj malsano en diversaj kulturoj kaj historiaj epokoj. En fascina
>maniero li traktas la kauzojn kaj kulturajn, politikajn kaj sociajn
>sekvojn de famaj amasmalsanoj kiel malario, variolo, sifiliso kaj aidoso.
>Multan atenton ricevas la uzo de alkoholo, opio, kanabo kaj aliaj
>narkotajhoj, kiuj ofte rolis en sociaj perturboj. Tre interesa estas la
>priskribo de la daura potencialo de popolaj kuracmetodoj apud moderna
>medicino.
>
>
> * * * * * *
>RESUMA AGAD-RAPORTO DE LA HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO EN RILATO AL
"KAMPANJO
>2000"
> (ghis julio 1999)
>
>En decembro de 1997, la HEF-estraro interkonsentis pri aligho de la
>federacio al la kampanjo. Tuj poste oni disdonis inter la grupoj kaj
unuopaj
>kunlaborantoj sciigojn pri niaj devontigoj.
>
>Jen listo de niaj aktivajhoj ordigitaj laucele. Parenteze aperas la dato
>kiam iu aktivajho komencighis au kiam estis ghia chefa ago.
>
>1-a celo: "Levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-komunumo".
>
>-Daure ni klopodas pri profesieca administrado de la asocio kaj kvalita
>redaktado de nia organo BOLETIN.
>-Ni disvastigas sisteme la Manifeston de Prago.
>-Char ne estis chefdelegito de UEA por Hispanujo, HEF proponis S-ron
>Casquero por tiu posteno. (1998)
>
>-Hispana sekcio de TEJO: Unu el niaj junaj membroj, S-ro Trigo, akceptis
la
>taskon kunordigi la ceterajn por revivigi HEJS-on, kalkulante je la helpo
de
>la jam veteranaj, siatempe aktivaj junuloj.
>
>-"Savi kulturan heredajhon":
>-Plenumado de enketilo pri la "Biblioteko Juan Regulo, lau peto de
>S-ro Darbellay (1998).
>- Sendado de la enketilo al niaj anighintaj grupoj kun la peto ankau
plenumi
>ghin.
>
>- Varbado de novaj membroj al UEA:
>-Informado pri UEA kaj ghia aktivado al interesitoj.
>-Informo pri la konkurso de perantoj kaj instigo alighi al UEA pere de HEF
>(UEA-peranto). Aperis artikolo en BOLETIN. (1998)
>- S-ro A. Casquero, estrarano pri instruado, estis komisiita de la estraro
>por starigi kunlaboran rilatojn kun la hispana reprezentanto de ILEI.
(1998)
>
>2-a celo: "Levi la prestighon de la internacia lingvo":
>
>- Organizado de inform-fako (1998):
>-Ni sendas informojn al chefaj jhurnaloj kaj novajhagentejoj pri nia agado.
>Respondecas pri la tasko S-ro M. Pancorbo.
>- Europarlamentanoj, deputitoj, senatanoj kaj parlamentanoj de pluraj
>Autonomaj Komunumoj jam ricevis la broshuron "Pro Esperanto" Ni kalkulis je
>la kunlaboro de la lokaj grupoj.
>
>-Kolekto 2000 de Eurokka (1998):
>- Oferto de nia kunlaboro por difinitaj taskoj.
>-Publikigo en BOLETIN de la projekto por diskonigo.
>- Acheto de la kolekto por plirichigi la HEF-bibliotekon.
>-Pluraj aperigoj de reklamoj en BOLETIN.
>
>-"Venu studi la Esperantlingvan tribon" (1999):
>-Traduko, plenumante la peton de S-ro Corsetti, de la invito al lingvistoj
>partopreni la berlinan UK-on, en la hispanan kaj la katalunan lingvojn.
>-Sendado de ghi, jen rete jen poshte, al la departementoj pri lingvistiko
>de 40 universitatoj el la lando, kun aldona prezantletero klariganta pri
HEF
>kaj UEA.
>- Sendado de ghi ankau al tri asocioj de lingvistoj.
>- Pretigado de gazetara komuniko bazita sur la invitilo.
>- La teksto de la invitilo aperas en nia retpagharo en pluraj lingvoj.
>-Artikolo aperinta en BOLETIN.
>
>-Expolingua (1999):
>-Eldonado de inform-triptiko laumende dezajnita de profesiulo. Dum la foiro
>ni disdonis chirkau 2000 ekzemplerojn.
>-Profesia rearanghado de nia retpagharo.
>-Utiligado de diversaj materialoj jam ekzistantaj: Katalogo de Vinilkosmo,
>videobendo Mazi, Manifesto de Prago, k.t.p.
>-Lotado de unu perkoresponda kurso chiutage inter tiuj, kiuj korekte
>respondis la demandaron de la "ludo-testo" (kvazau ekzameneto pri gramatiko
>kiu enhavas elementajn klarigojn pri diversaj aspektoj de la lingvo).
>- Sendo de gazetara komuniko pri nia unuafoja partopreno en la foiro.
Pluraj
>intervjuoj en amaskomunikiloj sekve de ghi.
>-Peto de subvencio al la Ministrejo pri Edukado kaj Kulturo celante redukti
>la koston de la aktivajho. Ni ne ricevis ghin.
>- Ampleksigo de nia datumbazo pri interesitoj kaj simpatiantoj danke al la
>triptiko kaj la ludo-testo.
>-Artikolo aperinta en BOLETIN.
>
>3-a celo: "Influi la internacian vivon":
>
>- Starigo de bonaj rilatoj kun UNESKO, lau peto de S-ro Lee (1998)
>- Letero sendita al la landa komisiono de UNESKO en Hispanujo kun aldona
>dosiero pri esperanto, HEF kaj ties agado, kaj nia sinofero por kunagado.
>-Artikolo aperinta en BOLETIN informanta pri la propono de S-ro Lee, ke
chiu
>grupo kaj unuopulo kontaktu la koncernan lokajn Unesko-klubojn kaj agu
>laueble che ili.
>-Regula informado pri la ghenerala esperanta agado.
>-Regula sendado de nia jarraporto pri agado.
>
>Julio 1999.
>A. Manero.
>(Komisiito de HEF por kampanjo 2000)
>
>
>------------------------------------------------------------------------
>MyPoints-Free Rewards When You're Online.
>Start with up to 150 Points for joining!
>http://clickhere.egroups.com/click/805
>
>
>eGroups.com home: http://www.egroups.com/group/landa-agado
>http://www.egroups.com - Simplifying group communications
>
>
>
>
>
============================================================================
=
>
>GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 39
(1999-09-03)
>
>===========================================================================
==
>
>
>ALTA KVALITO EN LA 50-AJ BELARTAJ KONKURSOJ
>
>En la Berlina UK oni anoncis por la 50-a fojo la rezultojn de la Belartaj
>Konkursoj de UEA. La festan karakteron pligrandigis la sam-okaza lancho
>de "Lingva arto", festlibro per kiu UEA omaghas al William Auld kaj
>Marjorie Boulton okaze de ilia 75-a naskighdatreveno chi-jare.
>
>D-ro Vilmos Benczik, prezidanto de la Belartaj Konkursoj kaj redaktoro
>de "Lingva arto", skizis en sia malferma parolado la historion de la
>Konkursoj. Krom esti la plej longedaura seninterrompa artkonkurso de
>Esperanto, la Belartaj Konkursoj de UEA forte markis la evoluon de la
>Esperanta literaturo de la lasta duonjarcento. Benczik elstarigis la
>kontribuon de Auld kaj Boulton al la Konkursoj, unue kiel multfojaj
>premiitoj kaj poste kiel jughantoj. Estis do nature ke la lancho de
>la festlibro okazis lige kun la publikigo de la rezultoj de la jubilea
>eldono de la Konkursoj. Marjorie Boulton cheestis la lanchon, tushante
>la korojn de la grandnombra publiko per dankparolado, en kiu fascine
>kunighis la klereco, humuro kaj modesteco de la amata poetino.
>
>Konvena al la jubileo de la Konkursoj estis, krom la multeco de la
>konkursajhoj, ankau la alta kvalito en multaj branchoj. Sekve ankau
>la nombro de aljughitaj premioj estis pli granda ol kutime. Unika
>estis la aljugho de du unuaj premioj en la brancho de teatrajhoj al
>Paul Gubbins. En tiu brancho la jhurio ja ofte ne trovas verkon, kiu
>meritus la unuan premion.
>
>Ankau chi-foje malkovrighis novaj talentoj. La laureatoj de la unua
>premio en poezio kaj kanto, respektive Antonio Valen kaj Valentina Maria
>Nan, partoprenis unuafoje kaj tuj atingis la plej altan rangon. Sekve
>ne estis aljughita la speciala premio "Nova Talento", per kiu oni
>kuraghigas novulon, kiu nur iomete maltrafas "ordinaran" premion.
>
>Lau interkonsento kun UEA, la literatura revuo "Fonto" aperigos plej
>multajn el la premiitaj verkoj. UEA mem planas eldoni antologion de
>la unuaj 50 jaroj de la Belartaj Konkursoj.
>
>---
>
>Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 1999:
>
>
>POEZIO 1-a premio: Antonio Valen (Hispanio) pro "Amafer' iama";
>
> 2-a premio: Stefan MacGill (Hungario) pro "Ercoj";
>
> 3-a premio: Goncalo Neves (Portugalio) pro "Amoroj";
>
> Honora mencio: Goncalo Neves pro "Gagat'" kaj "Aglo".
>
> Partoprenis 52 verkoj de 25 autoroj el 17 landoj.
>
>PROZO 1-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Nepoj en Torento";
>
> 2-a premio: Sten Johansson pro "Kastelo de revoj";
>
> 3-a premio: Lena Karpunina (Germanio) pro "La ridinda letero";
>
> Honora mencio: Jorge Camacho (Hispanio) pro "Ludwig".
>
> Partoprenis 20 verkoj de 14 autoroj el 12 landoj.
>
>TEATRAJhO 1-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro "Nun ni parolu"
> kaj "Kien la pruneloj kreskas";
>
> 2-a premio: ne aljughita;
>
> 3-a premio: Paul Gubbins pro "La forlasito".
>
> Partoprenis 5 verkoj de 3 autoroj el 3 landoj.
>
>ESEO Premio "Luigi Minnaja": Goncalo Neves (Portugalio) pro "Niaj
> verboj sen veproj";
>
> 2-a premio: ne aljughita;
>
> 3-a premio: ne aljughita.
>
> Partoprenis 7 verkoj de 7 autoroj el 7 landoj.
>
>KANTO Premio "Ahn Song-san pri Kanto": Valentina Maria Nan (Rumanio)
> pro "Ami";
>
> 2-a premio: Fiorello Fiorentin, teksto, kaj Aldo Fiorentin,
> muziko, (Italio) pro "Rifughintoj'; kaj
> Anja Karkiainen, teksto, kaj Vesa Polkki, muziko (Finnlando)
> pro "Kiam la folioj flavas".
>
> 3-a premio: Aldo Fiorentin pro "Pensoj pri la paco".
>
> Partoprenis 10 kantoj de 6 autoroj au autoraj duopoj el
> 6 landoj.
>
>INFANLIBRO Premio "Infanlibro de la Jaro 1998": Kroata Esperanto-Ligo pro
> la libro "Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapic{'" de Ivana
> Brlic-Mazuranic, trad. el la kroata Maja Tisljar.
>
> Partoprenis 3 libroj de 3 eldonejoj el 2 landoj.
>
>VIDBENDO 1-a premio: Ralf Kuse (Germanio) pro "Esperanto en Mecklenburg
> kaj Vorpommern 1905-1944 (1-a parto)";
>
> 2-a premio: Brazila Esperanto-Ligo pro "Esperanto: komunikado
> kaj kulturo", reghisorita de Ciro Gomes de Freitas;
>
> 3-a premio: Firdaus Shukurov (Taghikio) pro "Malproksima ehho
> de la Silka Vojo".
>
> Partoprenis 5 filmoj de 5 autoroj au teamoj el 5 landoj.
>
>
> * * * * * *
>
>
>FILMO PRI VIVANTA LINGVO
>
>Scenoj el multaj lastatempaj UK-oj estis registritaj sur vidbendo, sed
>plej ofte la autoroj celis ilian montradon al esperantistoj. "Esperanto
>bunte vivas" estis filmita en la 83-a Universala Kongreso en Montpeliero
>en augusto 1998, sed ghia originala franclingva versio estis celita al
>ne-esperantista publiko.
>
>La filmo bazighas chefe sur intervjuoj kun gekongresanoj el diversaj
>landoj. Ghi montras ankau scenojn el la abunda programo de la UK, ekde
>koridoraj babiloj tra kunsidoj de la UEA-komitato ghis artaj aranghoj.
>Ne-esperantista spektanto ricevas bonan bildon pri la tutmondeco kaj
>bunteco de la movado kaj kulturo de la vivanta lingvo Esperanto. Por
>tiu celo la ne-movada firmao Forus Productions trafe elektis ghuste
>Universalan Kongreson kiel la medion de la filmo.
>
>La franclingva originalo dauras 25 minutojn kaj haveblas che Unuigho
>Franca por Esperanto (FRF 135). Lau mendo de UEA estis eldonita
>internacia versio, kun kelkaj aldonaj scenoj. En ghi la nacilingvaj
>paroloj estas dublitaj en Esperanto. La 28-minuta Esperanto-versio
>estas havebla che UEA por EUR 24,60 (plus imposto 17,5% en EU;
>rabato de 1/3 ekde tri ekz.).
>
>
> * * * * * *
>
>------------------------------------------------------------------------
>MyPoints-Free Rewards When You're Online.
>Start with up to 150 Points for joining!
>http://clickhere.egroups.com/click/805
>
>
>eGroups.com home: http://www.egroups.com/group/landa-agado
>http://www.egroups.com - Simplifying group communications
>
>
>
>
>