Mi kopias blogajxon de la hispana
fizikisto Manuel Pancorbo, cxar
estas interesega por ni, hispanlingvaj
esperantistoj:
=======================
Antaü tri jaroj aperis la vortaro
kiun kovis dum siaj lastaj jaroj la
bedaürinde frue mortinta Fernando
de Diego: la Granda Vortaro
Hispana-Esperanto (GVHE). La verko,
brik-forma kaj PIV-aspekta, imponas
pro sia grandiozeco, precizeco, pezo
kaj relative modesta prezo.
Estas du novajxoj pri GVHE.
La malbona: la eldono elcxerpigxis
kaj la eldonisto, Liven Dek, planas
revizii eraretojn kaj poluri detalojn
antaü ol reeldoni gxin; do, atendado
nepras.
Sed la alia novajxo ne estas bona...
estas bonega! La GVHE jxus aperis
rete, danke al Hispana E-Federacio
kaj ties retej-administranto (kaj
prezidinto) Miguel Ángel Sancho,
kiun helpis de alia hispana aktivulo
José Rodríguez. Jen la retadreso: http://www.esperanto-es.net/diccionario/
La prezento estas simpla interfaco
kie la uzulo povas demandi pri
kapvorto (nepre hispana, cxar temas
pri unudirecta vortaro) aü sercxi en
la difinoj (kaj do, eblas sercxi
esperanto-vorton). Tiu reta versio
kunhavas la cxefan trajton de la
papera versio, nome, ke la frazeologio
estas "plurhispana", do gxi kalkulas
pri diversaj variantoj de la hispana
lingvo.
Des pli gxojige, samideano Pablo
Busto jxus kreis sercxilon por la
fasado de Fajrovulpo. Bedaürinde gxi
fusxas la akcentitajn literojn; sed
kredeble Pablo aü iu alia riparos
gxin.
Kia bonsxanco por hispanlingvaj
esperantistoj!
=======================
Amike plusendis:
Luis Guillermo Restrepo Rivas
http://skribitaj-pensoj.blogspot.com
http://LuisGuillermo.com