Nun ke la projekto estas preskau' kompleta, pli altaj prezoj aplikas, jene: Lecionoj 1-4 US$95 Lecionoj 5-8 US$95 Lecionoj 9-12 US$95 Lecionoj 13-15 US$75 La tuta serio de 15 lecionoj US$325. Vi eble deziros klarigi, ke c'iu leciono estas duonhora, do entute 7-1/2 horoj. La prezo inkluzivas presitan tekston de la lecionoj kaj ekzercoj faritaj de Stefan MacGill. Ni nun preparas libron por instruistoj kiuj uzos la kurson. Pli da informo estontece.
Kiam mi estis nomumata Unua Prezidanto de Argent-EJO, tuj post ties fondigho en 1966, mi komencis kurson por 92 personoj en Santa Fe (Argentinio).Tuj poste fondighis tie la Asocio de Esperanto.Mi neniam plu havis tiom da gelernantoj en aliaj kursoj de Esperanto instruataj de mi.-
Mi ricevis stipendion de la lernejo (pro bonaj kvalifikoj) por vojaghi al Usono pere de Programo "Experiment in International Living".Mi inspirighis de ili por PS en Vermont-USONO.-
Antaux la vojagho mi iniciatis Programon "Pasporto", kiu Humprey Tonkin enirigis oficiale en TEJO-n post nia renkontigho en Universitato de Pennsylvania.Mi ankaux en 1966 konatighis kun Ivo Lapenna en Novjorko kaj li ankauh shatis multe la komencitan Servon. Li varbis multajn por PS en la tiama Euxropo.-
La komencaj jaroj de PS ne estis facilaj en Argentinio, char mi estis senmona medicinstudento .
Tiam ne estis komputiloj kaj chio farighis el la mono de miaj noktomanghoj, kiujn mi neniam manghis, per malrapida kaj malpurega mimeografo.
Kiam la Servo pasis al Marie Cash jam estis 30 gastigantoj en 6 nacioj, char kiam mi iris al Usono en 1966 mi haltis en Brazilo, Portoriko, Venezuelo kaj Kostarika.
Aldonu Argentinion kaj vi havas la ses unuajn landojn de Pasporto.La unuaj gastoj el Portoriko kaj Kostarika baldaux mortis tiam.-
Senpaga loghado en 80 landoj per la Internacia Lingvo "Esperanto".
Pasporta Servo de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Nieuwe Binnenweg 176-NL-3015-BJ-Rotterdam- HOLANDA
Senpaga loghado en 80 landoj Nura kondicho por gastigantoj kaj gastoj: Regi aux almenaux povi interparoli en la Internacia Lingvo "Esperanto", rekomendita lingvo de UNESCO en la jaroj 1956 kaj 1996. Tiu servo estas konkreta ekzemplo pri la tutmonda funkciado de la Internacia Lingvo, ankaux en USONO, kie aktivas 50 gastigantoj. . EKKONU MULTAJN PERSONOJN KAJ LANDOJN
Kiel gastiganto vi povas uzi tiun libron, ech ankaux kiel gasto. Alighoj nur kiel gastoj, nepre devos acheti adreslibron, kies kosto estas 13,70 Euxroj.
30% de rabato se vi achetas tri aux pliajn ekzemplerojn. uea@...
Idealo estus ke chiu gasto ighos gastiganto por plibonigi kaj disvastigi tiun servon. Sendu viajn informojn antaux la 30an de Octobro, se vi deziras aperi en la venonta adresarlibro: Nomo, agho, sekso, adreso, Shtato, au provinco/ lando/ telefono / faksilo/ chela telefono, retadreso, tabakfumantoj yes/ne akceptotaj./ Nombro da noktoj kiuj vi oferas. Klarigu chu la gastoj alaportos dormsakon aux chu vi havas litojn por ili en via hemo/ Situu vian adreson en geografiaj koordinatoj, latitudo kaj longitudo / Menciu pli proksima granda urbo se via adreso estas kampara.
En Mexicali-Meksikio la delegito pri Pasporta Servo estas iasmexic@... rufegon@... Ankaux Individuaj aux Grupaj Esperanto kursoj:
Chu vi povus traduki tion sube en Esperanton ?. Mi pensas ke ni povas fari kampanjon sukcesan por kurso de Esperanto uzante nur tiun unufolian mesaghon !!! Nekredeble estas NUR UNU GASTIGANTO DE PS en MEKSIKIO !!!!!!!!
Elkore RUBEN
PASPORTA SERVO
Hospedaje gratuito en 80 países con el Idioma Internacional "Esperanto"
Servicio Pasporto: "PASPORTA SERVO"
de la Organización Juvenil Esperantista Mundial
Nieuwe Binnenweg 176-NL-3015-BJ-Rotterdam- HOLANDA
Hospedaje gratuito en 80 países
Unica condición de anfitriones y huéspedes: Saber el Idioma Internacional "Esperanto"
Idioma aprobado por la UNESCO en 1956 y 1996.
Este Servicio es un ejemplo concreto de que el Idioma Internacional FUNCIONA en todo el planeta, incluyendo a los Estados Unidos de Norteamérica, que cuenta con 50 anfitriones.
CONOZCA MUCHAS PERSONAS Y MUCHOS PAISES.
Afiliación: como anfitrión recibe el libro de direcciones en 80 países gratuitamente.
Como anfitrión puede usar el libro como huésped también.
Como huésped debe comprar el libro que cuesta 13, 70 Euros.
30 % de rebaja si compra tres o más ejemplares. uea@...
Lo ideal es que cada huésped se transforme en anfitrión para mejorar y ampliar este servicio.
Envíe sus datos antes del 30 de Octubre si desea aparecer en el próximo libro de direcciones: Nombre/ edad/ sexo / dirección / estado o provincia / país / teléfono / fax /tel. celular / número de huéspedes que recibirá (uno o más al mismo tiempo)/fumadores-si-no-se aceptan / número de noches que afrecerá su casa / aclare si el huéspeddebe usar bolsa de dormir o si tiene cama disponible /Ubique su dirección en las coordenadasgeográficas: latitud y longitud / Mencione ciudad grande más cercana si su dirección es rural.-
En Mexicali-México el delegado de Pasporta Servo es : iasmexic@...
Cursos de Esperanto individualizados : rufegon@...
Karaj:
Jen mi sendas al vi la tagordon de la Kunsidoj, kiujn la UEA-Komisiono por
Ameriko okazigos kadre de la Amerika Kongreso en la venonta aprilo. Mi ankaw
liveras al vi la tekston de la Laborplano, kiun ni tiam diskutos. Viajn
komentojn mi kore bonvenigos.
Amike,
Atilio
Provizora Tagordo por la Amerika Kongreso
Meksiko 15-21 aprilo 2001
Dimancxon la 15-a de Aprilo 2001 10h00 - 11h50
01. ENKONDUKO
01.1 Bonvenigo
01.2 Kontrolo de validaj reprezentantoj
01.3 Elekto de protokolantoj
01.4 Kontrolo pri plenumo de la decidoj de Kolombio
01.5 Definitivigo de la tagordo
02. JUNULARO
02.1 Komentoj al la skribaj raportoj de la Landaj Sekcioj
02.2 Amikoj-tra-ameriko
02.3 Kreo de novaj Sekcioj en Ameriko (Kolombio, Meksiko)
02.4 IJKk 2002 en Brazilo
02.5 Planoj por la estonteco
03. INFORMADO 15h00 - 16h50
03.1 Aktiv-Ameriko
03.2 Dosieroj partopreno
03.3 Amerika pagxo
03.4 Nacilingva informado
03.5 Planoj
Mardon la 17-a de Aprilo 2001 12h00 - 12h50
04. INSTRUADO
04.1 Komentoj al la skribaj raportoj
04.2 Kreo de hispanlingva amerika sekcioj
04.3 Lernolibro(j)
04.4 Retaj/perkorespondaj kursoj
04.5 Videokursoj
04.6 Kursoj per amaskomunikiloj (jxurnaloj, radio, TV)
04.7 Adresaro de amerikaj geinstruistoj
04.8 Planoj por la estonteco
Merkredon la 18-a de Aprilo 2001 15h00 - 15h50
05. APLIKADO
05.1 Faka utiligo de la lingvo
05.2 Gxemelaj rilatoj
Vendredon la 20-a de Aprilo 2001 15h00 - 15h50
06. FINANCOJ
06.1 Fondajxo "Ameriko" de UEA
18h00 - 18h50
07. STRATEGIA PLANO
07.1 Nova laborplano
Sabaton la 21-a de Aprilo 11h00 - 12h50
08. REZOLUCIO/ CETERAJXOJ
08.1 Kongresaj rezolucioj
08.2 Ceterajhoj
08.3 Venonta kunveno
Provizora Tagordo por la Amerika Kongreso
Meksiko 15-21 aprilo 2001
Dimancxon la 15-a de Aprilo 2001 10h00 - 11h50
01. ENKONDUKO
01.1 Bonvenigo
01.2 Kontrolo de validaj reprezentantoj
01.3 Elekto de protokolantoj
01.4 Kontrolo pri plenumo de la decidoj de Kolombio
01.5 Definitivigo de la tagordo
02. JUNULARO
02.1 Komentoj al la skribaj raportoj de la Landaj Sekcioj
02.2 Amikoj-tra-ameriko
02.3 Kreo de novaj Sekcioj en Ameriko (Kolombio, Meksiko)
02.4 IJKk 2002 en Brazilo
02.5 Planoj por la estonteco
03. INFORMADO 15h00 - 16h50
03.1 Aktiv-Ameriko
03.2 Dosieroj partopreno
03.3 Amerika pagxo
03.4 Nacilingva informado
03.5 Planoj
Mardon la 17-a de Aprilo 2001 12h00 - 12h50
04. INSTRUADO
04.1 Komentoj al la skribaj raportoj
04.2 Kreo de hispanlingva amerika sekcioj
04.3 Lernolibro(j)
04.4 Retaj/perkorespondaj kursoj
04.5 Videokursoj
04.6 Kursoj per amaskomunikiloj (jxurnaloj, radio, TV)
04.7 Adresaro de amerikaj geinstruistoj
04.8 Planoj por la estonteco
Merkredon la 18-a de Aprilo 2001 15h00 - 15h50
05. APLIKADO
05.1 Faka utiligo de la lingvo
05.2 Gxemelaj rilatoj
Vendredon la 20-a de Aprilo 2001 15h00 - 15h50
06. FINANCOJ
06.1 Fondajxo "Ameriko" de UEA
18h00 - 18h50
07. STRATEGIA PLANO
07.1 Nova laborplano
Sabaton la 21-a de Aprilo 11h00 - 12h50
08. REZOLUCIO/ CETERAJXOJ
08.1 Kongresaj rezolucioj
08.2 Ceterajhoj
08.3 Venonta kunveno
Laborplano de la UEA-Komisono por Ameriko
(2001-2010)
Konsiderante la bazajn principojn proponatajn de la Universala
Esperanto-Asocio (UEA) en sia nova Strategia Laporplano por la periodo
2001-2010, la UEA-Komisiono por Ameriko deziras fari sian kontribuon al ties
efektivigxo sekvante la jenajn gvidliniojn:
A) Komprenigo de Esperanto
Cxikampe la agado de la Komisiono celos kaj internan klerigadon pri la Movado
kaj la lingvo kaj ankaw klerigadon de la ekstera publiko.
A.1 Interna Klerigado
A.1.a Vojagxoj
La Komisiono dawrigos la laboron faratan jam de 1998 pri vojagxoj de amerikaj
aktivuloj. Cxar necesas dawre trejni la estontajn gvidantojn de la Movado en
la diversaj landoj de la amerika kontinento, pli spertigi ties aktivularon kaj
strebi al plua kreskado de bonaj instruistoj de la lingvo, gravas la kontakto
kun aliaj centroj de la monda E-Movado. Aparte bonvenaj estu sinproponoj de
aktivuloj en landoj sen organizita Movado aw kie gxi estas malforta.
Prioritato estu donita aparte al gejunuloj.
La Komisiono dawre strebu ebligi al tiuj personoj kelkmonatan restadon
diversloke kun la celoj:
· cxeesti la plej gravajn internaciajn eventojn (UK, IJK kaj ILEI-Konferenco)
· volontuli en la Centra Oficejo de UEA
· prelegvojagxi sub invito de la Landaj Asocioj
· cxeesti E-kursojn kaj Seminariojn, speciale tiujn okazantajn en Ameriko mem
(IKI, NASK, Seminarioj en Kubo, ktp).
Cxicele la Komisiono engagxas sin en la kreskigo de la Fondajxo "Ameriko" de
UEA por povi konstante kalkuli je rimedoj por alfronti la diversajn kostojn
ligitajn al cxi tiuj menciitaj agadoj.
A.1.b Membrigo en E-organizoj
La aligxkotizo al pluraj organizoj por multaj amerikanoj estas io malfacile
pagebla. Malgraw tio, pluraj homoj pionire laboras kaj persiste agadas por
diskonigi la lingvon kaj la Movadon en sia propra lando kaj regiono. Ne
malofte pro manko de financaj rimedoj la lokaj aktivuloj ne havas aliron al la
E-gazetaro kaj al aktualaj informoj, per kiu ili povus pli fekunde agi.
La Komisiono zorgu dawre pri membrigo de amerikaj Esperantistoj al diversaj
tutmondaj kaj fakaj Esperanto-organizoj. Aparta emfazo estu donita al la
membrigxo en UEA, TEJO kaj ILEI. Cxi tiu apogo estos direktita al la
enlogxantoj en la landoj de B-kategorio, al kiu ja apartenas la plejmulto el
la amerikaj landoj, escepte de Usono kaj Kanado.
La Komisiono zorgos pri alvoko al la amerikaj Esperantistoj kun plej
avantagxaj financaj monrimedoj subteni la laboron de la Komisiono per donacoj
al la Fondajxo "Canuto" de UEA por membrigi aktivulojn al UEA kaj TEJO kaj al
la Koleghelpa Kaso de ILEI por membrigoj en ILEI.
A.2 Klerigado al la ekstera mondo
La informado en naciaj lingvoj estas tasko specifa de la Landaj Asocioj.
Kontribuo de la Komisiono estu la subteno en tiu agadkampo per teknika helpo
kaj konsiloj en la aperigo de tawgaj nacilingvaj informiloj, ne nur paperaj
sed ankaw elektronikaj.
B. Paroligo de Esperanto
En la kampo pri paroligo de Esperanto la Komisiono celos subteni la edukadon
de novaj instruistoj de Esperanto kaj la dawran pluklerigxon de la jam
ekzistantaj, donante apartan atenton al la junularo.
B.1 Instruistoj
Lige al la indikoj cxe A.1.a, la Komisiono celos kaj la pluklerigxon de la jam
ekzistantaj geinstruistoj kaj la edukadon de novaj, kiuj povu profesie uzi la
akiritajn konojn.
La Komisiono subtenos la plivastigon de porinstruistaj seminarioj -kiaj estas
la okazantaj en Kubo kaj tiuj inter Argentino kaj Brazilo-; la intersxangxon
de instruistoj; la plivastigon de Sesioj de la Internaciaj Ekzamenoj de
ILEI/UEA en siaj diversaj niveloj; la okazigon de kursoj universitatnivele; la
okazigon de instrusesioj diversalande en Ameriko, ktp.
B.2 Instruvojagxoj
Diversloke estas konstanta manko de kapablaj instruistoj, kiuj povus ekinstrui
la lingvon kaj ankaw altigi la lingvan nivelon de la jam ekzistanta
Esperantistaro. Necesas apogi la landojn kaj regionojn, kie tiu fenomeno plu
dawras.
La Komisiono strebu al sendado de instruistoj al tiuj regionoj de la
kontinento, kie ilia rolo estos ne nur lernigi la lingvon, sed ankaw diskonigi
la Movadon, kontribui en organizaj taskoj kaj helpi per konsiloj kaj proponoj
la lokajn grupojn kaj asociojn.
C. Tutmondigxo
Cxar en Ameriko estas ankoraw regionoj, kie Esperanto ne havas enradikigxintan
tradicion (ekz Ekvadoro, Panamo, Paragvajo), aliaj kie la Movado ne estas
forta (ekz Gvatemalo, Nikaragvo, Peruo) kaj ecx trovigxas diversaj landoj sen
uzantoj de la lingvo (ekz pluraj de la Karibea Regiono, Surinamo, Gvajano),
nia tasko estas sxangxi tiun situacion al pli bona per la dissemado kaj
plifortigo de la Movado vastskale.
C.1 Firmigo de la kunlaboraj rilatoj inter la Landaj Asocioj
La dawra okazigo de la Amerikaj Kongresoj estas elmontro pri la intereso en la
Landaj Asocioj konstante havi forumon, kie intersxangxi ideojn, starigi
projektojn kaj trovi komunajn vojojn por pluvivigi la movadon kadre de komuna
agado. Flegi la organizadon de la sekvaj Amerikaj Kongresoj estas prioritato,
kiun la Komisiono alprenas al si.
Cxar inter kelkaj Landaj Asocioj en la kontinento ekzistas jam plurjaraj kaj
tradiciaj ligoj (Usono-Kanado, Argentino-Brazilo, Venezuelo-Kolombio), grava
tasko estas firmigi ilin kaj instigi la aliajn Landajn Asociojn en Ameriko
starigi similajn rilatojn ne nur kun la plej proksima najbaro, sed ankaw kun
aliaj, kie la Movado estas malpli forta kaj bezonas apartan apogon kaj
instigon.
La Landaj Asocioj estas dawre petataj intersxangxi inter si la oficialajn
organojn kaj informi pri siaj E-eventoj dum la jaro por instigi la partoprenon
de aliaj amerikanoj, ne nur kiel simplaj cxeestantoj, sed por ludi aktivan
rolon en ili, speciale kadre de la Amerikaj Kongresoj.
C.2 Gxemelaj rilatoj
Por ke la lokaj kluboj, asocioj kaj ecx la Landaj Asocioj sentu sin pli
ligitaj en la kontinento kaj en kontakto kun alikontinentaj E-organizoj, la
Komisiono plu zorgu pri la starigo kaj vivado de gxemelaj rilatoj.
C.3 Kreo de novaj Landaj Asocioj de UEA, ILEI- kaj TEJO-Sekcioj
C.3.a Landaj Asocioj kaj UEA
En la kontinento trovigxas 14 Landaj Asocioj (en AR, BR, CL, GT, CA, CO, CR,
CU, MX, PA, PE, UY, US, VE) kaj 1 E-Klubo, kiu iel rolas kiel landa
organizanto (NI). El tiuj, 12 estas jam aligxintaj al UEA kaj ankoraw ne
Gvatemala E-Asocio kaj Panama E-Asocio. Grave estas atingi ilian membrigxon en
UEA, koni iliajn bezonojn kaj observi ilian evoluon.
La Komisiono strebos al la starigo de organizita Movado en Bolivio, Ekvadoro,
Honduraso, Salvadoro kaj San-Domingo.
C.3.b ILEI-Sekcioj
En Ameriko estas 4 ILEI-Sekcioj (en AR, BR, CU, kaj US) kaj 3 Reprezentantejoj
(CL, CR kaj VE). La Komisiono strebu al la plivastigo de la ILEI-membraro en
Ameriko kaj al la kreado de pliaj Sekcioj en la kontinento.
C.3.c TEJO-Sekcioj
La junularo en Ameriko meritas apartan atenton. En Latinameriko la gejunuloj
dawre agas por Esperanto kadre de la Landa Asocio kaj plurfoje ne konsideras
necese krei apartan organizon nur por si. Tial la streboj starigi kaj vivigi
Sekciojn estis plurfoje vanaj klopodoj.
En la tuta Ameriko estas 7 Sekcioj (AR, BR, CA, CU, HT, Kebekio, US), el kiuj
4 estas en Latinameriko. Tie kaj en landoj kiel Bolivio, Cxilio, Kolombio,
Meksiko, Peruo, Venezuelo, ktp la fenomeno pri komuna agado kun la plej agxa
generacio estas natura kaj okazas en plene harmonia etoso.
La Komisiono dawre strebos al konsciigxo en latinamerikaj landoj pri la ebleco
starigi TEJO-Sekciojn por formalaj celoj de TEJO, dum dawre okazu vigla
kunlaboro sine de la Landa Asocio inter cxiuj Esperantistoj sendepende de la
agxo.
Cx. Interna vivo
La Komisiono dawre konservos sian gxisnunan agadon jene:
Cx.1 Agado kadre de la Universalaj Kongresoj
Dum la Universalaj Kongresoj la Komisiono plu:
· okazigu du kunsidojn: unu publikan (celanta informi la interesitojn pri la
stato de la Movado en la diversaj landoj de la kontinento) kaj alian fermitan
(nur por la diversaj komisionanoj kaj specialaj invititoj por pridiskuti
temojn koncernantajn la Komisionon)
· starigu Budon, prizorgatan de volontuloj el Ameriko. La celoj de gxi estu
informado pri la stato de la Movado en Ameriko kaj vendado de amerikaj
produktoj por kolekti monon por pligrandigi la Fondajxon "Ameriko" de UEA.
Cx.2. Eldonajxoj
La Komisiono plu eldonu 2-foje jare la informilojn "AktivAmeriko" (AA) kaj
lawbezone "Dosiero Partopreno" (DP).
AA prezentos raportojn pri la agado de la Landaj Asocioj kaj informos pri la
agado de la Komisiono.
DP celu aparte raporti specife pri la subteno farita de la Fondajxo "Ameriko"
de UEA al diversaj aktivuloj law la celoj indikitaj en A.1.a.
Cx.3. Hejmpagxo
La Komisiono plu zorgu sian hejmpagxon kun aktualaj informoj pri la vivo de la
E-Movado en Ameriko. La aktivuloj en cxiuj kampoj estas petataj kontribui al
la aktualigo de la informoj tie prezentitaj per raportoj, fotoj, dato de
E-eventoj, ktp.
Cx.4. Kunvenoj de la Komisiono
La Komisiono kunsidos cxiujare kadre de la Universalaj Kongresoj kaj cxiun
trian jaron okaze de la Amerika Kongreso.
UEA-Komisiono por Ameriko
____________________________________________________________________
Get free email and a permanent address at http://www.netaddress.com/?N=1
From: "RET-INFO" <eventoj@...> To: "ret-info" <ret-info@...> Subject: ret-info: Pasporta Servo: 1161 personoj el 80 landoj Date: Sunday, March 04, 2001 11:44 PM
1161 ADRESOJ EN PASPORTA SERVO
La chi-jara adresaro de la plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, nombras 1161 gastigantojn 80 landoj. En 2000 la reto de gastigantoj konsistis el 1075 adresoj en 76 landoj. En du jaroj la reto kreskis preskau je unu kvarono, char en 1999 ghi ampleksis 945 adresojn.
Francio okupis la unuan lokon kun 103 gastigantoj kaj Germanio la duan kun 94. Rusio, kie en 2000 estis plej multe da adresoj, havas 87 gastigantojn. Aliaj landoj kun multaj adresoj por vojaghantaj esperantistoj estas Pollando (63), Britio (52), Usono (49), Ukrainio (48), Brazilo (46), Japanio (41), Nederlando (36), Hungario (35), kaj Bulgario kaj Irano (po 34).
En la bele presita 198-pagha poshlibro trovighas, krom la adresoj kaj aliaj informoj pri la gastigantoj, ankau mapoj kun indikoj pri chiuj lokoj kun gastigantoj, tiel ke eblas facile plani sian vojaghon. Enestas ankau reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo kaj aliaj utilaj adresoj.
Esperantistoj, kiuj membras en la Pasporta Servo, rajtas senpage tranokti che la gastigantoj. Membro de Pasporta Servo estas chiu kiu posedas la adresaron. Gastigantoj ricevas la libron senpage, aliaj povas acheti ghin.
La ideon pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, prezentis argentinano Ruben Feldman Gonzalez en 1966. La unua adresaro lau la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambau pioniroj trovighas inter la gastigantoj ankau en la plej nova eldono. La nuna administranto de la servo estas Derk Ederveen el Nederlando.
La adresaro estas achetebla che la libroservo de UEA. La prezo estas 10,80 euroj plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.
Alvenis al mi Pasporta-Servon 2001, sendita rekte el eldonejo Bambu el Bulgario. Enhavas 1161 gastigantoj en 80 landoj Deko de argentinanoj. Achetu pere de Chef Delegito , au rekte el UEA libroservo. uea@...
Jiddu Krishnamurti diris al mi en 1975 ke la Unueca Perceptado estigxis senhalta en li nur post 1965 (70-jara tiam).
Antaux tio Unueca Perceptado estis intermita en li "kiel tajdo".
Mi konis lin kiam li estis 80-jara.Li mortis lucide 90-jara en Ojai, Kalifornio, Usono.
Miaj longaj dialogoj kun Jiddu Krishnamurti de 1975 (gxis 1986) kaj kun David Bohm de 1978
(Gxis 1992) naskigis Holokinetikan Psikologion.
La koncepto "Unueca Perceptado" nomigxis adekvate el la epistemologia vidpunkto dum tiuj dialogoj.-
Jiddu Krishnamurti eblis agnoski en 1975 ke la vorto "medito" uzata de li ne estis tauxga por nomi tion kion li instruis.
Hodiaux vi havas la bonsxancon kaj la privilegion auxskulti pri Unueca Perceptado.
Tiu privilegio ne estis gxuata de Sigmund Freud, de Albert Einstein nek de Karl Marx.
Mi esperas ke vi elstudu Unuecan Perceptadon serioze en viaj propraj vivoj.
Eble via tuta intelekta kondicxigo igos vin malakcepti Unuecan Perceptadon.
Alivorte: vi devos malkovri per vi mem (malgraux vi mem, kaj malgraux cxio kion vi estas aux kredas esti) la plurajn avantagxojn de Unueca Perceptado.
Avantagxoj de Unueca Perceptado:
1) Mensa paco.Neniu konflikto aperas.
2) Aktivigo de la Inteligento.La cerbo korektas siajn proprajn erarojn en malpli ol 24 horoj kaj oni malkovras malkoherojn de la penso en la momento mem dum kiuj ili okazas aux esprimigxas.
3) Fizika kaj morala regenero.Jam estas kelkaj dokumentitaj kazoj de kuracitaj alergiuloj,anemiuloj en finaj etapoj,artrituloj, deprimituloj kaj personoj plibonigitaj de sia alta arteritensio.Personoj kiuj vivas en Unueca Perceptado de 1975 aspektas pli junaj en la jaro 2000.
4) Profunda interrilatigxo kun cxiuj personoj kiuj ne timas tion.
Tuj kaj facile oni malkovras la avantagxojn de Unueca Perceptado.
Sed vi malkovros aliajn psikajn kaj fizikajn avantagxojn per vi mem se vi vivas en Unueca Perceptado cxiutage kaj cxiumomente.
Mi invitas vin agi laux la difino de Unueca Perceptado:
1) Percepti cxion 2) percepteblan3) samtempe 4) nun.Cxiam nur nun.5) Sen vortoj pensataj aux parolataj.6) de fakto al fakto 7) dum la tuta vivo.
Unueca Perceptado estas vivostilo, ne iu psikologia tekniko simplisma.
Bonvolu esti seriozaj kaj vi vidos egajn bonajxojn en cxiuj la aspektoj de viaj vivoj.
Vi devos esplori serioze malgraux vi mem.
Se vi ne agas konstante en Unueca Perceptado vi ne vidos tiajn avantagxojn.
Mi finos cxi tiun enkondukon per 22 frazoj de la mutacianto Jiddu Krishnamurti.
Mi kredas ke cxi tiuj frazoj estas afinaj kun la Unueca Perceptado.
Memoru ke cxi tio estas nur enkonduko.
Hodiaux vi povus komenci novan vivon en Unueca Perceptado.
1) VIDI en Unueca Perceptado estas AGI.
2) Kontakto kun la kreado okazas nur nun.
3) Estas penso sed ne pensisto.
4) Konu per vi mem, ne al vi mem.
5) Unu estas la vojo, la vero kaj la vera vivo en Unueca Perceptado.
6) Kiam "cxi tio" (la penso de Ruben aux la Ruben de la penso) finas; "Tio" (vera vivo) komencas.
7) La digno de la vivo ne estas en la praktiko de virto.
8) Tio kio vidas estas cxio kio estas.
9) Vera vivo estas en la spaco.Ne en la tempo.
10) Perceptante Unuece, la observanto estas parto de tio observebla.
11) Unueca Perceptado estas percepti cxion percepteblan samtempe (nun) kaj senvorte.
12) Klareco de la menso ne estas klareco pri io.
13) La menso kiu estas tute silenta estas pura energio, pura amo kaj pura beleco.
14) Mensa kontakto kun la energio okazas nur en la spaco nun, tio ne okazas en la tempo (pasinto kaj estonto).
15) Racia penso ne estas necesa cxiam.
16) Nenio estas pli bona ol la bono. Bone bonas pli ol pli bone.
17) La kreo estas la fino de la tempo.
18) Atentu malatenton. Ne klopodu esti pli atenta.
19) Menso tute viva ne bezonas spertojn.
20) Rigardi sen interfero de la pasinteco estas rigardi tute silente.
21) La bono nur floras en la paco.
22) Menso en Unueca Perceptado estas cxio kion socio bezonas.
Donacu unu el chi tiuj libroj al tre kara persono.
La mono de la vendo de chi tiuj libroj estas uzata por subteni la edukajn taskojn de
Akademio Internacia de la Sciencoj-RSM-Meksikio A.C. ( AIS-RSM-Meksikio A.C.).
Jen ne-profitdona Akademio kiu instruas sciencojn, Holokinetikan Psikologion (la Psikologio de la 21-a Jarcento) kaj la Internacia Lingvo Esperanto, demokratia solvo por la monda lingvoproblemo.
Chiusabate ni havas dialogojn senpagajn en la Salono Metanoia-Meksikali-Meksikio
Tel.: 5 56 49 02- Mexicali- Mexico.
1) La Profundeco de la Menso .-Hispana lingvo- ( 30 dolaroj usonaj aux 300 pesoj meksikaj)
En chi tiu grava libro de dialogoj (la plej jhuse verkita de Ruben Feldman-Gonzalez), la auxtoro pridiskutas la plej gravan fakton de la psikologio, la unuecan perceptadon.-
En chi tiuj universitataj dialogoj okazintaj tra la tuta mondo dum 35 jaroj de scienca pilgrimado, la auxtoro ne intencas nur informi, sed ankaux vekigi.
Nur tiu vekigho povas igi ke la leganto alprenu serioze la unuecan perceptadon.
Se tiel estas, la leganto vivos sen chagreno, malamo kaj timo, en tre ekstaza energio kaj en komunia intimeco kun seriozaj personoj kiuj amas aux emas amike esplori la homan vivon.
Temas pri la vera vivo kiun la auxtoro vivas kaj kiun li fervore deziras lernigi al ni (plurfoje malgraux ni mem).
Amiko el Argentinio (Christian Angiolini) asertas ke la unueca perceptado estas "la shlosilo de Petro" (shlosilo al la paradizo), kiun ni chiuj havas senscie.-
La fama fizikisto David Bohm (Londona Universitato), diris en 1978 ke "la unueca perceptado estas grava renoviga malkovro en nuntempa psikologio"
Prof. Pupul Jayakar (Universitato de New Delhi kaj konsilantino de Indira Ghandi), diris en Madras-Hindio, en 1990: "la unueca perceptado estas la 4-a Nobla Vero de Budhao"
Katolika Pastro Ed Martin diris en Hanford-Kalifornio, en 1981: "unueca perceptado estas la METANOIA (greklingva esprimo de Jesuo-Kristo mem)"
2) La Nova Paradigmo en Psikologio-Esperantlingve- 4 usonaj dolaroj- UEA-176 Nieuwe Binnenweg-Nl 3015 BJ-Rotterdam-Nederlando-
3) La Nova Paradigmo en Psikologio-Hispana lingvo- ( 20 usonaj dolaroj aux 200 meksikaj pesoj)
4) La Unueca Perceptado-Hispana lingvo- ( 20 usonaj dolaroj)
5) La Psikologio de la 21-a Jarcento- Hispana lingvo- ( 20 usonaj dolaroj)
6) Kristana Psikologio - Hispana Lingvo- ( 20 usonaj dolaroj)
En chi tiuj kvar reciproke komplementigaj libroj, la D-ro Ruben Feldman-Gonzalez partoprenigas nin en la fundamento de la chefa esplorado de sia vivo (la unueca perceptado).
Li faras tion en chi tiuj kvar libroj diversmaniere kaj el kelkaj vidpunktoj kiuj shprucas el la dialogoj universitataj en Latinameriko kaj Usono dum 25 jaroj.-
Jiddu Krishnamurti parolas pri "medito", sed Ruben Feldman-Gonzalez persvadis lin rezigni la vorton publike en 1985 (Anglio) .
Chi tie oni klare komprenas la bezonon anstatauxi la vorton "medito" per "unueca perceptado", pli korekta epistemologie.-"Percepto" aludas al fakto mensa kiu okazas antaux ol la racia interpreto. "Unueca" nemankinde aludas al la fakto fari kontakton kun la nedividita realo de la kosmo, komencante per konscia kontakto kun chiuj energioj alvenantaj al la cerbo samtempe.
Malkovru kial unueca perceptado estas la plej grava fakto de la homa vivo.-
7) La Holokinetika Psikologio- Hispana lingvo-
( 5 usonaj dolaroj)
Legu la konferencon de Ruben Feldman-Gonzalez antaux malgranda internacia publiko dum la solena inauxguro de AIS-RSM-Meksikio A.C. (Aprilo 2000 en urbo Celaya-Guanajuato-Meksikio).
Temas pri la fundamentoj de la Psikologio de la 21-a jarcento, per simpla kaj polurita lingvo, produkto de la dialogoj dum 30 jaroj kun universitataj publikoj sur la tuta planedo: Chinio, Hindio, Usono, inkluzivante Alaskon, kie la auxtoro vivis dum kvin jaroj (93-98), studante la efektojn de la lumo-mallumo en la homa cerbo. Tiaj dialogoj ankaux okazis en universitatoj de la tuta Latinameriko (nur esceptante Kolombion, Ekvadoron, Bolivion kaj Paragvajon), la nuraj landoj kiuj ne invitis la auxtoron paroli pri sia verko. Invitoj de Japanio, Irako, Turkio (Efeso), kaj Greklando estis prokrastitaj pro manko de fidindaj tradukistoj.
8) La libro de Efeso - Hispana lingvo- ( 10 dolaroj usonaj).
La auxtoro studis la Evangelion de Johano (la Kvaran Evangelion) dum 15 jaroj en lingvoj
hispana, angla, esperanta, itala kaj en la greka originalo.
Li prenis kursojn pri teologio kaj legis plurajn komentojn pri la Kvara Evangelio.Kiam li komencis studi la originalan libron de Johano (la libron de Efeso, kiel ghi nomighis dumlakomenco de Kristaneco), la D-ro Feldman-Gonzalez ege surprizighis pro la multaj tradukeraroj.
Chi tiuj eraroj estas emfazataj de la auxtoro.Li asertas ke krudaj kulturaj eraregoj kiel chi tiuj distordis la instruon de Jesuo dum preskaux 600 jaroj.Tiaj eraroj eble malpermesis la kompletan disvolvighon de la homoj.
La greka vorto "metanoia" de Jesuo , eble signifas "unueca perceptado" ("iri preter chio konata").
Tamen, la vorto "metanoia" estis mistradukita kiel "pento" aux kiel "konversio" antaux pli ol 500 jaroj.
9) Miaj Dialogoj kun Jiddu Krishnamurti.- Hispana lingvo- ( 10 usonaj dolaroj).
10) Miaj renkontighoj kun David Bohm- Hispana lingvo- (10 usonaj dolaroj).
En chi tiuj du interkomplementaj libroj, D-ro Ruben Feldman- Gonzalez resumas la fundamenton de sia rilato kun du belaj homoj.
Diras RFG: "Se mi ne konintus D.B. mi ne prenintus JK serioze, kaj se mi ne prenintus JK serioze mi plej probable estus morta aux malaperigita en Argentinio, luktante militon inventitan de mi ne scias kiu". "Kiam mi komprenis la esencon de la vivo, mi elektis forlasi, tre dolore, mian denaskan landon (Argentinio) kiam mi estis jam 34-jara, antaux ol mortigi personojn kiujn mi ne konis, je la nomo de mi ne scias kio".-
Multaj legantoj de RFG diras ke ili komprenas JK-on nur post legi la verkon de RFG.-
ANGLALINGVE:
11) La granda salto de la menso - ( 30 usonaj dolaroj)
12) Miaj dialogoj kun Jiddu Krishnamurti- Donacita de la auxtoro al Krishnamurti Foundation India-Madras- India- Tel.: 44-49 37 803//7596 FAX: 44- 499 1360 - retposhto : kfihq@...
Tiuj kiu deziras legi pri la stato de la milito por disvastigi Esperanton en Kolombio, bv. legi la raporton pri la lasta batalo okaze de nia Sesa Nacia Kongreso.
Se vi volas aperi kiel gastiganto en eldono 2001 de Pasporta Servo, rapidu!
Listo de tiuj kiuj jam konfirmis aux aligxis, aperas en la hejmpagxo de PS:
http://home.wxs.nl/~lide/ps_map/index.htm. Gxis nun jam 988 gastigantoj el
79 landoj. Cxu vi ne konas la Servon? Rigardu cxi tie:
http://home.wxs.nl/~lide/ps/ps_inf.htm.
Mankas ankoraux pli ol 200 konfirmoj de gastigantoj el la pasinta eldono,
precipe el Rusio (38!) Ukrainio (29), Pakistano (19), Britio (12) kaj
Bulgario (11). Kontrolu cxu viaj amikoj kaj kolego-gastigantoj aperas en la
listo. Se ne: rapide informu ilin!
Por konfirmi vian aperon, sendu viajn LANDON, URBON kaj NOMON al la suba
retadreso. Por aligxi, plenigu la aligxilon en la hejmpagxo:
http://home.wxs.nl/~lide/aligxilo.htm.
Oficiala limdato estas la UNUA DE NOVEMBRO. Post tiu dato ni ekredaktos la
adreslibron kaj preparos la mapojn dum tri semajnoj. Dum tiu periodo eblos
ankoraux aligxi kaj konfirmi, sed ne plu eblas garantii ke ankaux via urbo
aperos sur la mapo.
Ne spamu cxi-mesagxon al individuaj retadresoj, sed se vi volas, vi povas
plusendi gxin al naciaj retaj Esperanto-forumoj.
Derk Ederveen, kompilanto de Pasporta Servo
<pasporta-servo@...> / <pasporta.servo@...>
<http://www.esperanto.nu/ps> / <http://www.esperanto.net/ps>
eGroup: <http://www.egroups.com/group/PasportaServo>
* Pasporta Servo strebas teni 1000 gastigantojn en eldono 2001! Helpu nin! *
*** bonvolu ne ripeti mian mesagxon kiam vi respondas al gxi ***
Karaj geskoltoj, geskoltestroj kaj simpatiantoj,
Chi-semajnfine okazos la tutmondan geskolta renkontighon nomata
Jhamboreo per la Aero (JOTA) kaj Jhamboreo per la reto (JOTI)
Ghi estas la shanco por propagandi esperanton en nia skolta medio.
Se vi deziras kontakti aliajn esperanto-paralantajn geskoltojn jen kie
ni trovighos:
Radioamatoraj frekvencoj: Uzu la normalaj esperanta frekvencoj
7266 Khz
14.266 Khz
21.266 Khz
28.766 Khz
Mi cheestos tie nokte post la 00 UTC.
Per MiRC au aliaj IRC-programoj,
iru al http://www.scoutlink.org
Poste iru
tie vi devas doni vian kromnomon, kaj poste vi povas libere paroli.
(SE NI ESTAS PLI OL 6 PERSONOJ, NI POVAS PETI SPECIALAN KANALON POR
NI,
DO, AVERTU MIN PRI VIA ALIGHO AL SCOUTLINK.ORG)
Se vi ne havas MiRC au IRC-programo, ni povas renkonti che
http://egroups.com/chat/skolta-esperanto-ligo
Sed unue vi devas alighi al egroups.com
Packet-radio per la reto: uzu la telnet eblecon che
http://www.cestro.com/pcluster/menutel.html , kaj tie klaku sur "DX
Areas", kaj jen sur "DB0SUE-7" poste oni malfermos telnetan fenestron
kaj vi devas skribi la voksingon de via stacio. Oni aperos instrukcioj
en la angla, che la fino skribu " conv" kaj klaku "enter" poste tajpu
"/c 1887" kaj jen vi estos en la esperanta kanalo.
Per Firetalk:
Ni povos renkontighi che forums/international/esperanto-jhamboreo
Tie ni povos audi unu la aliajn.
Do, nepre anoncu vian cheeston, kaj horo en UTC-tempo.
--
salutojn,
Hector Campos Grez
ICQ 87393554
Firetalk 1242630
emails:
strigo@...esperanto@...ce4jlk@...strigo@...
homepages:
http://esperanto.cl (Asociacion Chilena de Esperanto)
http://www.geocities.com/cejo.geo/ (Asociacion Chilena de Esperanto)
http://www.geocities.com/strigo.geo/ (Personal)
http://www.geocities.com/skolta_esperanto_ligo/ (Esperanto-scouting)
>Geamikoj:
>
>Antaux nelonge kontaktis min S-ro Ciro CARDENAS de Gvatemalo, kiu havas
grupon de lernantoj en la universitato (eble la universitato de
Gvatemalurbo).
>
>Bedauxrinde la instruisto de la grupo, S-ro Francisco RAMIREZ, mortis en
akcidento kaj la grupo subite restis orfa.
>
>Malgraux tiu cxi bedauxrindajxo la grupo deziras antauxeniri sed la
lernantoj havas malmulte da lernomaterialo.
>
>Se iu Landa Asocio aux iu individuo deziras apogi tiun cxi grupon en lando
kie la batalantoj por enkonduki Esperanton devas alfronti cxiajn
malfacilajxojn , bv. kontakti S-ron CARDENAS (hispanlingve)
cardensa@... aux min.
>
>Amike kaj danke:
>
>Ruben Torres
> rdtorres@...
>Kolombia Esperanto-Ligo
Venontjare, inter la 15-a kaj la 21-a de aprilo, efektivigxos en Meksikurbo la 5-a TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE-5).
Dum tiu Kongreso la amerikaj esperantistoj klopodos signali la estontecon de la Internacia Lingvo en la Nova Mondo.
Nia kontinento estas enorma kaj multaj ne havos la sxancon partopreni tiun mirindan renkontigxon.
Felicxe, la listo "TAKEtemoj" permesas ke ni cxiuj partoprenu en la konstruado kaj sukceso de TAKE-5... t.e. en la konstruado kaj sukceso de la progreso de Esperanto en Ameriko.
Mi kore invitas vin aligxi kaj partopreni en la listo "TAKEtemoj". Por tion fari, suficxas sendi vakuan mesagxon
5A TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO (Aprilo 15-21, 2001)
UNUA BULTENO
Meksika Esperanto-Federacio Meksikurbo, julio de la jaro
2000
1. Enkonduko 2. Cxefurbo Meksiko 3. Urbo kaj Sxtato Oaxaca 4. Provizora Programo 5. Postkongresaj Tagoj 6. Aliaj Neprogramitaj Ekskursoj 7. Kontakt-adresoj 8. Aligxkotizoj 9. Aligxilo
--------------------
1. Enkonduko
Kvankam Urugvajo jam en 1926 organizis Sudamerikan Esperanto-Kongreson, la unuaj Tutamerikaj Kongresoj de Esperanto (TAKE) estis organizitaj en Brazilo (1978) kaj Argentino (1980).
Dum kunsido de la komisiono pri Amerika Agado en la 79a UK en Koreio, oni kunakordis revigligi kaj regule prizorgi la organizadon de Tutamerikaj kongresoj.
Estis Kostariko kiu respondecis pri la koncerna cxenero. Grupo de junuloj apogitaj de la Ministerio pri edukado kaj de universitataj auxtoritatoj sukcesis revekigi sian lokan movadon kaj sukcese okazigi la 3an Kongreson (1996). En tiu cxi kongreso Meksiko kaj Kanado restis kandikatoj por efektivigi la 5an. Kolombio havis la kompromison organizi la 4an TAKE; tiu evento rezultis pli bone ol prognozite, malgraux tertremoj kaj aliaj kontrauxajxoj. Tiel, la esperantistoj kunsidantaj en Bogoto (1999), unuanime elektis Meksikon por organizi kaj okazigi la sekvantan Tutamerikan koncernan festivalon. La cxeestinta meksika delegitaro volonte akceptis la defion, kaj jen la LKK jam eklaboras klopodante prezenti al la mondo, kunvenon samkvalitan kiel tiuj gxis nun organizitaj de niaj hemisferiaj gefratoj.
Tiun celon ni esperas sukcese atingi kun via helpo kaj partopreno!
Loka Kongresa komitato de la 5a TAKE
(MEXICANA Oficiala fluglinio)
-----------------------------
2. Cxefurbo Meksiko
La euxropanoj, pere de Hernán Cortés kaj ties soldatoj, ekrigardis la koron de Meksiko la 8an de novembro de 1519: la valon, gxiajn lagojn kaj la grandan cxefurbon Tenocxtitlan. La mirego de tiu unua bildo de la antikva Meksiko travideblas per la vortoj de Bernal Díaz del Castillo, soldato de la hispana armeo. Li diris ke kiam la euxropanoj vidis tiom da urboj kaj vilagxoj sur la akvo, ili gapis; kaj ke la soldatoj demandadis cxu tion kion ili rigardis estis verajxo aux songxo.
Nun la esperantistaro ankaux havos la sxancon unuafoje rigardi aux denove rigardi, sed hodiaux la novan koron de Meksiko-Tenocxtitlan, tiu urbo plena je kontrastoj, konsiderata la plej granda de la mondo.
Vidu per propraj okuloj, auxdu per propraj oreloj la antikvan kaj modernan cxefurbegon, gxiajn enlogxantojn, konstruajxojn, muzeojn kaj artajxojn.
Akompanu nin! Plikreskigu la maturantan brilon de nia esperanta movado!
-------------------------------------
3. Urbo kaj Sxtato Oaxaca
Post la konkero de Meksiko-Tenocxtitlan, Hernán Cortés estis nomumita Markizo de la valo Oaxaca. La meksika sxtato Oaxaca lokigxas sude de la lando. Gxia cxefurbo havas la saman nomon. Gxi estas centro de antikvaj civilizacioj. Nuntempe gxi stas logxata de miksita popolo devenanta de la antikva, de la kolonia, kaj de la moderna periodoj. Tiu cxi loko estas unu el la plej pitoreskaj regionoj de la lando, gxi karakterizigxas pro siaj brilantaj sunoj en helblua cxielo. Amiko diris ke Oaxaca estas loko por unuafoje viziti gxin kaj poste kiel eble plej ofte. Franca amikino opiniis ke tiun urbon oni deva viziti kaj poste reveni por cxiama restado.
Duontaga ekskurso al la arkeologia zono Monte Albán kaj tuttaga nepra vizito al la arkeologia zono Mitla, kun haltoj por rigardi la plej grandan kaj malnovan arbon El Tule, kaj por viziti tipajn vilagxojn kaj fabrikon de agava brando. Aviadile oni facile atingas la pacifikan marbordon Huatulco.
--------------------------------
4. Provizora Programo
Kongresa temo: Ameriko: unu kontinento, diversaj historioj.
Kongresejo: Hotelo Bamer
Dimancxo, la 15an Registrigxo, interkona vespero cxe la kongresejo.
Lundo, la 16an Solena inauxguro. Posttagmezaj prelegoj.
Merkredo, la 18an Tuttaga ekskurso al la piramidoj de Teotihuacan.
Jxauxdo, la 19an Matenaj kaj posttagmezaj prelegoj. Teatra prezentado.
Vendredo, la 20an Matenaj prelegoj. Duontaga ekskurso. Bankedo.
Sabato, la 21an Solena Fermo. Komuna tagmangxo.
Dimancxo, la 22an Senpaga vizito al la impona Muzeo de Antropologio.
---------------------------------
5. Postkongresaj Tagoj
Lundo, la 23an Ekvojagxo al la urbo Oaxaca. Bonvenon fare de
registaraj auxtoritatoj kaj lokaj esperantistoj.
Lundo, la 24an gxis
Jxauxdo, la 26an Ekskursoj al la arkeologiaj zonoj, tipaj vilagxoj kaj
muzeoj, florkloraj prezentadoj. Laux propra decido, vizito al la pacifika
marbordo. Diservo.
Vendredo, la 27an Reveno al la cxefurbo Meksiko. Adiauxo cxe la kongresejo.
---------------------------------------------
6. Aliaj Neprogramitaj Ekskursoj
Profitu la specialajn rabatojn en turisma pakajxo de Mexicana de Aviación, nia oficiala aerlinio, ekzemple, al mondfamaj marbordoj Acapulco, Ixtapa, Cancún, k. a.
Prelegontoj: konfirmu rapide kiel eble, antaux septembro vian partoprenon.
--------------------------
7. Kontakt-adresoj
Meksika Esperanto-Federacio:
Posxta adreso: Apartado postal 10576 c.p. 06000 México D.F. Meksiko
Adreso: Relaciones Exteriores 24 Col. Federal c. p. 15700 México D. F. Meksiko
Individue..................................................... 60 US dol. En grupoj pli ol 5 partoprenantoj.............. 40 US dol. Ekde januaro gxis aprilo 2001................. 80 US dol.
Hotelo BAMER (kongresejo) Unulita cxambro kun matenmangxo......... 45 US dol. Dulita cxambro kun matenmangxo........... 25 US dol. Hoteloj en Oaxaca (postkongreso)........... 20 gxis 100 US dol.
Post la pago, sendu la aligxilon, kaj rezervu vian cxambron.
Kodo ................. Urbo ................................................ Lando ......................................................................
Retposxta adreso ............................................................... Agxo ........................ Genro .............................
Pagmaniero:
- BANAMEX 509 36507 México, D. F. kotizo.................................... donaco .........................................
- UEA konto mefa-h "Nepre indiki: kotizpagon por la 5a TAKE" kotizo................ donaco .................
- Alia maniero, b.v. klarigi ................................................................... kotizo................. donaco ................
Rafael Lorenzo diras:
>Vi konas ke vi povas konti kun min!
>
>Rafael Lorenzo
>
>Santo Domingo
>Republica Dominicana
Saluton Rafael:
Estas bonege vidi alian Rafaelon en Domingo!
Cxu estas esperantaj grupoj en via lando?
Amike.
Ruben Torres, Kolombio
(Post tiu cxi mesagxo, nur Ruben)
Rafael DFespradel diras
>Mia nomo estas Rafael DESPRADEL kaj mi estas B-estrarano de
>TEJO dum la periodo 2000-2002.
>
>Miaj cxefaj celoj estas diskonigi Esperanton en mia lando kaj,
>samtempe, diskonigi mian landon, la Dominika respubliko, en
>Esperantio.
>
>Se vi volas helpi min aw, se vi volas mian helpon, alscribu min!
Saluton Rafael:
Mi estas Ruben Torres, nuntempa prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo.
Se mi povas helpi vin iamaniere, mi estas je via dispono.
Mi pensas ke tiu cxi listo povas esti bonega ilo por ke vi (kaj ni cxiuj!)
diskonigu E-on en nia regiono.
Apoge:
Ruben
Saluton!
Vi konas ke vi povas konti kun min!
Rafael Lorenzo
Santo Domingo
Republica Dominicana
________________________________________________________________________
Get Your Private, Free E-mail from MSN Hotmail at http://www.hotmail.com
Santiago de los Caballeros, Domingo
Saluton!
Mia nomo estas Rafael DESPRADEL kaj mi estas B-estrarano de
TEJO dum la periodo 2000-2002.
Miaj cxefaj celoj estas diskonigi Esperanton en mia lando kaj,
samtempe, diskonigi mian landon, la Dominika respubliko, en
Esperantio.
Se vi volas helpi min aw, se vi volas mian helpon, alscribu min!
Rafael
Karaj geamikoj:
Mi ricevis la suban mesagxon de amikino (Agnes Bray
<AgnesBray@...>) el Non-Zelando kiu antauxnelonge vizitis
Kolombion.
Sxi vizitos Meksikon kaj deziras kontakti esperantistojn tie.
Cxu vi povas diskonigi tiun cxi peton inter la meksika
esperantistaro?
Amike:
Ruben Torres
====================
Querido Rube'n: Mi pavigas mian hispanan! Jes, mi dau'rigas la
korespond-kurson, ankorau' kun la Kolombia instruisto. Li estas tre
helpema kaj skribas afablajn vortrojn pri mia progreso, aparte pri
mia
akcento. Tamen mi timegas pri iu telefon-alvoko de li..mi ne povos
diri
unu vorton hispanan. Kaj mi bezonos la hispanon post tri semajnoj
kiam
mi estos en Meksiko. Jes, mi estos vojag'anta ankorau' unufoje. Post
visitoj al Centra kaj Sud Ameriko mi estas aficionada de vi Latinoj
kaj
viaj landoj. C'u vi konas iujn Esperantistojn en Meksiko, krom tiuj
kiuj
trovcig'as en la jarlibro? Mi ne intencas iri al la c'efurbo sed
hasvos
9 semajnojn por aliaj lokoj. Intencas partopreni lingvo-kurson en San
Cristobal de las Casas (Chiapas) - mi iros tien je la komenco kaj
esperas foriri parolanta la hispanan!
Amikeme, Agnes
Estimataj!
Mi estas Atilio ORELLANA ROJAS, la UEA-Komisiito por Ameriko kaj mi nun
aligxis al cxi tiu listo, cxar mi sxatus awdi pri la evoluo de la Movado en
via regiono.
Sciu, ke mi estas dawre je via dispono por helpi vin en viaj streboj
antawenigi Esperanton tie.
Amike,
Atilio
____________________________________________________________________
Get free email and a permanent address at http://www.netaddress.com/?N=1
MI NOMBRE ES MARIAN MARIA ALVAREZ COLLINS, SOY DE PUERTO RICO ESTUDIO INGLES EN LA UNIVERSIDAD INTERAMERICANA Y TRABJAO EN LA UNIVERSIDAD DE PUERTO RICO COMO TECNICA DE LABORATORIO EN UN CENTRO DE APRENDIZAJE, ME FASCINAN LOS LENGUAJES Y ME ATRAE LA IDEA DE TENER CORRESPONDENCIA CON AMIGOS DE CENTRO AMERICA Y EL RESTO DEL CARIBE, GRACIAS Y A LA ORDEN
----- Forwarded message begin -----
From: "Daniel Alegrett" <lalegrett@...>
Auxskultu, auxskultu! Auxdu mian vokon!
Mi invitas vin aligxi nian grupon, Venezuelo en la reto, kiu
Esperanto-komencantoj kreis por cxiuj la lernantoj, por cxiuj la
veteranoj, por cxiuj la homoj.
Nia estas diskutlisto, edukada listo, informila listo kaj amikiga listo,
pri cxio kion esperanto kaj vivo ofertas!
Ni ricevos ne nur esperantajn mesagxojn, sed ni ankaux ricevos
hispanajn kaj anglajn.
Venu, venu baldauxe, venu tuje!
Por via abono al la listo, sendu vakuan mesagxon al:
venezuelo-en-la-reto-subscribe@egroups.com
(atendu konfirmilon).
Poste, skribu al
venezuelo-en-la-reto@egroups.com
kiam ajn, pri kio ajn! Ni volas vidi vin tie cxi!
El Karaiba Maro, el Andoj, el Amazonio, el la ebenoj... el Venezuelo!
Amike,
Venezuelo en la reto.
Oigan, oigan, escuchen nuestro llamado!
Los invitamos a unirse a nuestro grupo, Venezuelo en la reto, creado por
principiantes, para los aprendices, para los veteranos, para todos los
hombres. El nuestro es un grupo de discusión, un grupo educativo, un
grupo informativo, un grupo repleto de amigos, para todo lo que el
Esperanto y la vida misma tengan que ofrecernos!
No solo recibiremos mensajes en esperanto: el castellano y el inglés son
también lenguas oficiales.
Venid, venid pronto, venid en seguida!
Para unirse, envien un mensaje vacío a:
venezuelo-en-la-reto-subscribe@egroups.com
(esperad mensaje pidiendo confirmación)
Al poco tiempo, ya serán capaces de escribirnos a:
venezuelo-en-la-reto@egroups.com
en cualquier momento, sobre cualquier cosa...
Los queremos ver aquí!
Desde el Caribe, desde los Andes, desde el Amazonas, desde los llanos:
DESDE VENEZUELA!
- Venezuelo en la reto.
Hear hear, hear hear, listen to my call!
Why don't you come and join our party -our group, that is?! Venezuelo en
la reto was created by beginners for those who are learning the
language, for those who mastered, for those we call Brother and Sister!
Ours is a discussion list, an educational list, a informational list, a
pen-pal list... about anything and everything that Esperanto and Life
have to offer, where beginners and Esperanto Academics stand together,
side by side, in a never ending battle for ourselves!
We will receive not only letters in Esperanto, but also English and
Spanish are our official languages.
Do you want to come with us? Send a blank message to:
venezuelo-en-la-reto-subscribe@egroups.com
(wait and reply to the confirmation message)
After a few minutes, you will be able to send us
venezuelo-en-la-reto@egroups.com
anything you like, anytime!
We are having such a lovely time, that it is a sin to not have you here!
From the Caribbean, from the Andes, from Amazonia, from the plains...
from Venezuela, that is!
Venezuelo en la reto.
-- Arachne V1.48;beta, NON-COMMERCIAL copy, http://home.arachne.cz/
------ Forwarded message end ------
-- Arachne V1.48;beta, NON-COMMERCIAL copy, http://home.arachne.cz/
------ Forwarded message end ------
-- Arachne V1.48;beta, NON-COMMERCIAL copy, http://home.arachne.cz/
------------------------------------------------------------------------
eGroups.com home: http://www.egroups.com/group/centra-amerikahttp://www.egroups.com - Simplifying group communications