Saluton Sinjoro Gilso.
Tre interese ke vi faros tian vojagxon. Gratulon kaj dankon pro tio. Cxi tie (en Salvadoro) oni ne multe interesigxas pri la amerika historio antaux Kolumbo, precipe salvadoranoj, bedauxrinde. Via laboro estos tre bona helpo por niaj indigxenoj. :)
Nun mi estas en Kostariko por partopreni neformalan renkontigxon (kiu jam okazis) en San José. Mi restos kelkajn tagojn pli cxi tie por turistumi iomete (unuafoje mi estas en Kostariko). Min gastigas Michael Chacón, juna e-isto de Kostariko kaj amiko mia.
Sabate mi estos hejme en Salvadoro. Tiam mi renkontos la aliajn esperanto-lernantojn kaj ni provos komenci plani ion por ricevi vin. Ni ne havas propran auxton kaj gastigado por vi kaj via edzino sxajnas al mi ne tre ebla. Ecx tiel ni priparolos la aferon kaj diros al vi kion ni povas oferi al vi. ;)
Espereble ni helpos vin en via vojagxo k laboro. :) Pri la vizito al ruinoj de Salvadoro en la sama tago mi ne certas cxu eblas aux ne... kiam mi revenos hejmen mi provos esplori cxu eblas aux ne.
Amike k esperanteme
Eduardo NAVAS
-
2007/11/5, ê³ êµ¬ë ¤ <koguri@...>:
|
kara samideano,
mi vizitos vian urbon, vi vidos detalojn pri mi kaj mia tagordo en aldonita dosiero.
c'u eblas 3 lokojn Joya de Ceréen, San Andrés, Tozumal en sama tago?
se mankus tempo, mi aparte luos au'tomobilon, kiom kostas por tio?
atendante vian respondon,
via SO Gilsu
20. Dec. 28(ven) turismi en Belizo(muzeo kaj aliaj)
Belize City(17:20) - TA411 - San Salvador(18:20)
(D) Eduardo adam Navas Lopez(studento)
aliamondano@...
♨ tranokti en San Salvador(1)(Puerto Bus au San Carlos-Tika bus)
21. Dec. 29(sab) turismi en Salvador
viziti Museo Nacional de Antropologia, turismi en la urbo
♨ tranokti en San Salvador(2)
22. Dec. 30(dim) turismi en Maja-Ruinojn : Joya de Ceréen,
San Andrés, Tozumal
♨ tranokti en San Salvador(3)
23. Dec. 31(lun) San Salvador(09:00) -au'tobuso- Guatemala City(14:00) |