Mi atingis akiri pasporton hodiaux jxauxde matene, malpagis mian salajron vespere kaj acxetis mian busbileton...
Vendrede je inter la 9a kaj 10a nokte, mi alvenos al San José (al la cxi-suba adreso).
Eduardo
-
2007/10/28, Eduardo Adam Navas López <aliamondano@...>:
Saluton al cxiuj.
Antaux kelkaj tagoj Sinjoro Martin Schaeffer invitis min iri al Kostariko por lia cxeesto tie. Multe mi hezitis iri cxar la gxeneralaj kondicxoj estis kontrauxaj al mi. Tamen sxajnas ke preskaux mi venkis tiujn kontrauxajn kondicxojn.
Morgaux mi preparos cxiujn dokumentojn por la vojagxo (nun mi ankoraux ne havas pasporton). Ankaux mi planas acxeti morgaux la busbileton por deiri jxauxde frumatene (je la 2:45atm) de Salvadoro por atingi Kostarikon jxauxde nokte (je la 10a ptm).
Se cxio iros bone morgaux, vespere mi povos konfirmi cxu mi iros aux ne (mi ja fidas ke jes, tial mi retskribas nun). Cxu iu povus diri al mi cxu jam pretas ia agadplano por tiuj tagoj? :) Iel mi povus helpi kompreneble... almenaux mi parolas flue la lingvon, mi kredas. :D
Interalie mi diru al vi ke mi neniam estis en Kostariko kaj konas nenion en gxi (krom kelkajn e-istojn). Cxu iu povus cxicxeroni min? :P Ankaux mi elkore akceptus gastigon ;-) Mi planas esti tie de la jxauxda nokto gxis la dimancxa nokto.
Tio kion mi plej urgxe bezonas scii estas cxu iu povus oferi al mi transporton de la busostacio en tranoktejon, jauxde la 1an de novembro je la 10a ptm. La adreso de la busostacio en Kostariko estas la jena:Paseo Colón. 200 metros al norte y 100 metros al oeste de la Torre Mercedes, Paseo Colón, frente a la Funeraria del Magisterio Nacional.
Nu, morgaux denove retskribos certigante mian vojagxon al Kostariko. :)
Gxis!
Amike k vojagxeme
Eduardo NAVAS
-