Antaux kelkaj tagoj Sinjoro Martin Schaeffer invitis min iri al Kostariko por lia cxeesto tie. Multe mi hezitis iri cxar la gxeneralaj kondicxoj estis kontrauxaj al mi. Tamen sxajnas ke preskaux mi venkis tiujn kontrauxajn kondicxojn.
Morgaux mi preparos cxiujn dokumentojn por la vojagxo (nun mi ankoraux ne havas pasporton). Ankaux mi planas acxeti morgaux la busbileton por deiri jxauxde frumatene (je la 2:45atm) de Salvadoro por atingi Kostarikon jxauxde nokte (je la 10a ptm).
Se cxio iros bone morgaux, vespere mi povos konfirmi cxu mi iros aux ne (mi ja fidas ke jes, tial mi retskribas nun). Cxu iu povus diri al mi cxu jam pretas ia agadplano por tiuj tagoj? :) Iel mi povus helpi kompreneble... almenaux mi parolas flue la lingvon, mi kredas. :D
Interalie mi diru al vi ke mi neniam estis en Kostariko kaj konas nenion en gxi (krom kelkajn e-istojn). Cxu iu povus cxicxeroni min? :P Ankaux mi elkore akceptus gastigon ;-) Mi planas esti tie de la jxauxda nokto gxis la dimancxa nokto.
Tio kion mi plej urgxe bezonas scii estas cxu iu povus oferi al mi transporton de la busostacio en tranoktejon, jauxde la 1an de novembro je la 10a ptm. La adreso de la busostacio en Kostariko estas la jena:
Paseo Colón. 200 metros al norte y 100 metros al oeste de la Torre Mercedes, Paseo Colón, frente a la Funeraria del Magisterio Nacional.
Nu, morgaux denove retskribos certigante mian vojagxon al Kostariko. :)
Gxis!
Amike k vojagxeme
Eduardo NAVAS
-
---------- Forwarded message ----------
From: Martin Schäffer < esperantogrupoj@...>
Date: 25-oct-2007 17:58
Subject: [kosta-riko] Ni vizitos Kostarikon
To: kosta-riko@yahoogroups.com
Saluton,
mi kaj mia edzino vizitos Kostarikon inter la 29a de oktobro kaj 4a de
novembro. Volonte ni shatus renkonti personojn kiuj parolas Esperanton au
interesighas pri Esperanto.
Vamos á visitar Costa Rica entre 29.10.07 y 04.11.07. Queremos ver personas
que hablan el idioma internacional Esperanto ó tienen interes en el idioma.
Ni loghos en la hotelo El Maragato, kiu lau informo de la vojaghagentejo
estas en la Av. Central entre la Calle 1 y Calle 3, - Tel. (506) 222-7313 /
(506) 222-7737 Fax. (506) 222-7205,
http://www.hotelmaragato.com/location.html
Vamos a hospedarnos en el hotel "El Maragato.Av. Central entre la Calle 1 y
Calle 3, - Tel. (506) 222-7313 / (506) 222-7737 Fax. (506) 222-7205,
http://www.hotelmaragato.com/location.html
Ni estas pretaj fari prelegojn pri Esperanto, disdoni flugfoliojn kaj ech
doni kurseton de Esperanto ktp.. Se estas bezono bv. plejeble baldau informu
min char mi ja iel devus prepari min, se mi devus prelegi. Plej bone lau mi
estus fiksi iun tagon en konata loko, kien ni ankau povus inviti personojn
kiuj lernis per la Lernu.net <http://lernu.net/> kursoj au simile. Iom pri
ni: Mi estas Martin Schaeffer, germano loghanta en Meksiko, 45 jaroj, membro
de UEA, komitatano de UEA, membro de la Amerika Komisiono de UEA. Mia edzino
estas Mallely Martinez Mateos, meksikanino, 30 jaroj, membro de UEA,
aktivulino en Meksiko.
Mia privata retadreso estas Esperantst (x) gmail.com (anstatauigu (x) per @.
Mi ghojus vidi vin kaj kore salutas vin,
Martin Schaeffer, Mallely Martinez Mateos